Dogmo en la komuna lingvo estas malaprobe uzata pri opinio, kiun iu (alia) rifuzas pridiskuti aŭ iel ŝanĝi. Ĝi ankaŭ ofte subkomprenas, ke tiu opinio estus malracia aŭ almenaŭ nepruvebla, ke ĝia defendanto akceptas ĝin konformisme, senkritike.
Dogmo 1. Punkto de religia aŭ filozofia doktrino, kiun ties adeptoj konsideras fundamnta kaj nekontestebla.
2 Opinio, kiun oni volas trudi kiel nekontesteblan veron. PIV
« ...vera serĉanto kiu vere volas trovi ne povas akcepti dogmojn, sed tiu kiu jam trovis, tiu povas aprobi ĉiun instruon, ĉiun vojon, ĉiun celon; li ne estas separita de la mil aliaj kiuj vivas en la eterneco, kiu spiras la diecon. »
— Hermann Hesse, Sidharto, Esperanta versio el manuskripto de Detlef Karthaus