« Sekreto de la ĉiama historia allogeco de Usono estas kombino de idealismo kaj materiismo, kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la homaro. »
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. »
« Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
« La homaro ne povas esti egaligita per deklaroj sur papero. Se la materiaj kondiĉoj por egaleco ne ekzistas, malpli bonas ol moko deklaro, ke homoj estas egalaj. »
« Humanity can not be made equal by declarations on paper. Unless the material conditions for equality exist, it is worse than mockery to pronounce men equal. »
« Sufiĉas nur malfermi teozofian libron por sufokiĝi je konscio, ke ĉio jam estas klarigita kaj ke la “spiritascienco” lasis tute neniujn enigmojn. Fakte tia pensado estas same negativa kiel la pensado materiisma. La sola diferenco estas ke materiismo limigas ĉion al la komprenebla por ni fiziologio, dum teozofio limigas ĉion al nocioj de la hindametafiziko. »