« “Ĉu la slavoj ne estas antikvaj ĝermanoj rilate la forirantan mondon?” — demandis fine de la pasinta jarcento Herzen, la plej sagaca kaj plej kontraŭdira el la rusajliberaloj, pensanto kun trajtoj de profeto, sentinta abomenon al sia lando, elreviĝinta je la Okcidento, same malkapabla adaptiĝi je iu ajn “patrujo” kaj je iu ajn problemo, kvankam li ŝatis rezonadi pri tia malklara kaj neelĉerpebla materio kiel la vivo de la popoloj: kutima tempopasigado de la elmigrintoj. »