Superstiĉo

El Vikicitaro
Superstiĉo
Superstiĉo
Superstiĉo
Aliaj projektoj
Superstiĉo en Vikipedio
Superstiĉo en Komuneja kategorio
Superstiĉo en Vikivortaro

Superstiĉo estas psika sinteno, kiu rigardas aŭgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aŭ iujn hazardajn okazaĵojn.

Citaĵo
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba Okcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La devizo: “Kie haveblas volo, tie haveblos la vojo” estas la superstiĉo de la nuntempa homo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo»
— Carl Gustav Jung, Pri psikologio de trikstero
Citaĵo
« La naciisma edukado povas sukcesi, tial ke en la grandega plimulto de la cerboj regas ankoraŭ la dekomenca, absurda mistika tendenco. La esenco de l' patriotismo estas ja pure mistika, superstiĉa. Tio montriĝas per la absoluto de ĝia moralo. La naciismo estas eĉ la sola religio, kiu ankoraŭ postulas de la homo vivoferon. » « L'éducation nationaliste peut réussir parce que l'absurde tendance mystique originelle règne dans l'immense majorité des cerveaux. L'essence du patriotisme estas certes purement mystique superstitieuse. Ceci apparaît dans l'absolutisme de sa morale. Le nationalisme est même la seule religion qui exige encore de l'homme le sacrifice de sa vie. »
— Eŭgeno Lanti, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj. »
— Proverbaro Zamenhofa
Citaĵo
« Superstiĉo estas la poezio de la vivo; tial ne malhelpas al la poeto esti superstiĉa. » « Der Aberglaube ist die Poesie des Lebens; deswegen schadet's dem Dichter nicht abergläubich zu sein. »
— Johann Wolfgang von Goethe