Ŝafo

El Vikicitaro
Ŝafo
Ŝafo
Ŝafo
Aliaj projektoj
Ŝafo en Vikipedio
Ŝafo en Komuneja kategorio

Ŝafo (Ovis aries) estas mamulo, nome kvarpiedulo kaj remaĉulo el la familio bovedoj, el la ordo parhufuloj. Ĝi estas grava bredbesto por la homaro, ĉefa viandaĵo de la araboj. La ŝafo estas lanokovrita besto, bredata por lano, viando, lakto, paska ŝafido.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Viroj ne reprezentas du apartajn populaciojn, aliseksemulajn kaj samseksemulajn. La mondo ne dividiĝas inter ŝafoj kaj kaproj. Ne ĉio estas nigra, ne ĉio estas blanka. » « Males do not represent two discrete populations, heterosexual and homosexual. The world is not to be divided into sheeps and goats. Not all things are black nor all things white. »
— Alfred Kinsey

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ŝafaro harmonia lupon ne timas. »
— Zamenhofa proverbaro