Signifo

El Vikicitaro
Signifo
Aliaj projektoj
Signifo en Vikipedio
Signifo en Vikivortaro

Signifo estas la la kompreninda enhavo, la senco, de informo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Simbolo konservas vivecon nur ĝis ĝi estas graveda je signifo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« R-E-S-P-E-K-T-O
Eltrovu, kion ĝi signifas por mi »
 « (angle) R-E-S-P-E-C-T
Find out what it means to me. »
— Aretha Franklin
Citaĵo
« La signifo de vivo ĉiam forevitis min kaj mi supozas, ke ĝi ĉiam sukcesos. Sed mi amas ĝin same. » « (angle) Life's meaning has always eluded me and I guess it always will. But I love it just the same. »
— Elwyn Brooks White
Citaĵo
« La destino estas io ne dezirinda kaj ne evitenda. Mistero ne kontraŭa al racio, ĉar ĝi implicas, ke la mondo kaj la kurso de la homa historio havas signifon. »
— Dag Hammarskjöld
Citaĵo
« La vivo havas nenian signifon apriore...Dependas de vi doni al ĝi signifon, kaj valoron estas nenio krom la signifo, kiun vi elektas. »
— Jean-Paul Sartre
Citaĵo
« Se libereco signifas ion entute, ĝi signifas la rajton diri al homoj tion, kion ili ne volas aŭdi. » « (angle) If liberty means anything at all, it means the right to tell people what they do not want to hear. »
— George Orwell
Citaĵo
« Ni difinas religion kiel la supozo, ke vivo havas signifon. » « (angle) We define religion as the assumption that life has meaning. »
— Rollo May
Citaĵo
« La serĉo pri certeco blokas la serĉadon de signifo. Necerteco estas la kondiĉo mem por instigi homon disvolvi siajn potencojn»
— Erich Fromm
Citaĵo
« La signifo, kiun mi elektis, tiu, kiu ŝanĝis mian vivon: Venki timon, jen mirindaĵo. »
— Esĥilo
Citaĵo
« Ĉiuj magias la tutan tempon diversmaniere. 'Vivo' plus 'signifo' = magio. »
— Grant Morrison