Ateismo

El Vikicitaro
Ateismo
Ateismo
Ateismo
Aliaj projektoj
Ateismo en Vikipedio
Ateismo en Komuneja kategorio
Ateismo en Vikivortaro

Ateismo estas la doktrino, kiu neas la ekziston de dioj aŭ Dio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Tagon post kiam la mondo ĉesos kredi je dio, ateistoj estos la plej malfeliĉaj el la homoj»
— Ernest Renan, Historio de la Popolo de Izraelo. Vol. V.
Citaĵo
« La ekstrema ateismo meritas pli da estimo ol la laika indiferenteco… La kompleta ateisto staras sur antaŭlasta ŝtupo al la kompleta kredo… La indiferenca homo ja nenian kredon havas krom la aĉa timo»
— Fjodor Dostojevskij, La Demonoj
Citaĵo
« ...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Ateismo estas la malvirto de kelkaj inteligentaj homoj. »
— Voltaire
Citaĵo
« Mi estas ateisto, kaj mi dankas al Dio pro tio. »
— George Bernard Shaw
Citaĵo
« Mi ne kredas je Dio, je neniu. »
— Charlie Chaplin
Citaĵo
« Religio iel konvinkis la homojn, ke ekzistas Nevidebla Viro en la ĉielo, kiu ĉiuminute spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la Nevidebla Viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn Li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras ajnon el tiuj dek agoj, Li kreis specialan lokon plenan je fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj dolorego, kien Li metos vin por eterne doloriĝi kaj bruli kaj sufoki kaj krii ĝis la fino de tempo! Kaj Li amas vin! »
— George Carlin
Citaĵo
« Kredu min ke mi ne estas ateisto, kolonelo. Kio okazas estas ke mi konsterniĝas tiom pensi ke Dio ekzistas, kiom ke li ne ekzistas. »
— Gabriel García Márquez

Miĥail Bakunin[redakti]

Citaĵo
« Se Dio vere ekzistus, necesus malaperigi lin. » « Si Dieu existait réellement, il faudrait le faire disparaître. »
— Miĥail BakuninDio kaj la ŝtato, ĉapitro 2-a
Citaĵo
« Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, por redoni ilin al la tero. » « Nous croyons devoir, en vue de la liberté humaine, de la dignité humaine et de la prospérité humaine, reprendre au ciel les biens qu’il a dérobés à la terre, pour les rendre à la terre. »
— Miĥail BakuninDio kaj la ŝtato, ĉapitro 2-a
Citaĵo
« La popolo sendube havus la neordinare mallarĝajn animojn kaj senutilajn instinktojn de la burĝaro, se ili ne elprovus sian bezonon eliri. Sed por eliri ekzistas nur tri rimedoj, el kiuj du estas fantaziaj kaj la tria reala. La unuaj du estas la drinkejo kaj la preĝejo, diboĉo korpa aŭ diboĉo mensa. La tria estas socia revolucio. » « Le peuple devrait avoir l’âme singulièrement étroite et l’instinct aplati des bourgeois pour ne point éprouver le besoin d’en sortir ; mais pour cela il n’a que trois moyens, dont deux fantastiques, et le troisième réel. Les deux premiers, c’est le cabaret et l’église, la débauche du corps ou la débauche de l’esprit ; le troisième, c’est la révolution sociale. »
— Miĥail BakuninDio kaj la ŝtato, ĉapitro 1-a

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateisma socio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Eraro de nekredantoj estis strebo koncentri sian atenton je atakoj kontraŭ la ideo de dio. Ilia reala celo devus konsisti je tio, ke dubigi seriozecon, kun kiu la kredantoj konsideras la religion kaj speciale nocion de dio, kaj tio signifus ke ili, enkorpigante en si etoson de la frateca amo, vero kaj justeco, estus la plej radikalaj kritikantoj de la nuntempa socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Stephen F. Roberts[redakti]

Citaĵo
« Mi asertas ke ni ambaŭ estas ateistoj. Mi nur kredas je unu malplia dio, ol vi. Kiam vi komprenos, kial vi malakceptas iujn aliajn eblajn diojn, vi komprenos ankaŭ kial mi malakceptas la vian. »
— Stephen F. Roberts
Citaĵo
« Scienco estu instruata nek por apogi religion nek por pereigi ĝin. Scienco estu instruata simple ignorante religion. »
— Stephen F. Roberts
Citaĵo
« Ateismo legitimata:
  1. Se Dio ekzistas, do ĉio kio ekzistas estas laŭdia.
  2. Ateismo ekzistas.
  3. Ateismo estas laŭdia.
  4. Dio volas, ke ateistoj ekzistu. »
— Stephen F. Roberts

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« Tio, kio estas asertata sen pruvo, povas esti malasertata sen pruvo. »
— Thomas Szasz
Citaĵo
« Ĉu vi parolas al dio, vi estas preĝanta; ĉu dio respondas vin, vi havas skizofrenion. »
— Thomas Szasz

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [...] nur ateisto povas esti bona kristano, sed certe nur kristano povas esti bona ateisto. »
— Ernst Bloch, Ateismo en kristanismo [1968]
Citaĵo
« Intenco perforte kaj unubate faligi la religion estas sendube absurda entrepreno. Unuavice pro tio ke ĝi ne havas perspektivojn. La kredanto ne permesos forpreni de si sian kredon nek per argumentoj de racio, nek per malpermesoj. Estus kruele se rilate iun tio sukcesus. Se iu dum jardekoj estis prenanta dormigilojn, li kompreneble ne estos dormanta se oni forprenos de li la pilolojn»
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]

Vidu ankaŭ[redakti]