Mortpuno aŭ la plej supera puno, aŭ ankaŭ absoluta puno estas puno, kiu supozas mortigon (aŭ ekzekuton) de kondamnita homo pro krimo, laŭ kiu eblas laŭ valida punjuro doni tiun ĉi punon
« En Rusio la homo kostis nenion aŭ kostis laŭ regulaj prezoj tiom da mono pokape kaj tiom kontraŭ rekrutaj kvitancoj, sed la vivo de la homo ial estis sankta, ĉu konsekvence aŭ ne — ne gravas. En konscienco de la registaro kaj konscienco de la popolo estis abomeno al la mortopuno. Ĉe ni oni ekzekutis lastatempe nur en ekstremaj kazoj kaj eĉ tio pli por cara plezuro ol pro interna sento de justeco. Per malaperigo de la mortopuno ni fanfaronis antaŭ la aliaj popoloj. »
« В России человек ничего не стоил или стоил, по справочным ценам, столько-то за душу и на рекрутские квитанции, но жизнь человеческая была почему-то свята, последовательно или нет — все равно. В совести правительства и в совести народа было отвращение от смертной казни. У нас казнили в последнее время только в чрезвычайных случаях и то больше для царского удовольствия, чем по внутреннему чувству справедливости. Уничтожением смертной казни мы хвастались перед другими народами. »
« Mortpuno tuj mortigas, dum dumviva malliberigo tiel malrapide. Kiu ekzekutisto estas pli homa? Tiu, kiu mortigas vin post kelkaj minutoj, aŭ tiu, kiu forprenas de vi vian vivon dum multaj jaroj? »
« Mi atingis la konvinkon, ke la forigo de mortpuno estas dezirinda. Kialoj: 1) Nereparebleco en la kazo de eraro de justeco, 2) Malutila morala influo de la ekzekuta procedo al tiuj, kiuj, ĉu rekte ĉu nerekte, rilatas al la procedo. »
« Multaj el ni ne kredas je mortpuno, ĉar tiel la socio prenas de viro tion, kion la socio ne povas doni. »
— Katharine Fullerton Gerould
« Mortopuno estas la speciala kaj eterna signo de barbareco. Kie mortpuno estas aplikita, barbareco regas; kie mortopuno estas malofta, civilizacio regas. »
« La Biblio identigas 15 krimojn kontraŭ la familio indaj je mortpuno. Aborto estas perfido kontraŭ la familio kaj meritas mortpunon. Adulto estas perfido al la familio; adultuloj devas esti mortigitaj. Samseksemo estas perfido al la familio kaj ĝi ankaŭ indas morton. »
— R. J. Rushdoony
« La punoj de krimuloj estu utilaj. Pendigito bonas por nenio; viro kondamnita al publikaj laboroj ankoraŭ servas la landon, kaj estas viva leciono. »