NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Kiam estas tro multaj policistoj, tiam ne povas esti libereco. Kiam estas tro multaj soldatoj, tiam ne povas esti paco. Kiam estas tro multaj advokatoj, tiam ne povas ekzisti justeco. »
« La soldatoj kaj monaĥoj estas la plej gravaj formoj de la amasaj kristaloj. Uniformo ĉi tie klarigas, ke la anoj de la grupo-kristalo setliĝas kune: eĉ kiam ili aperas unuope, tamen estas konsciata strikta unueco, al kiu ili apartenas — monaĥejo aŭ trupo. »
« Ĉiu germano — viro aŭ virino, infano aŭ maljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin. »
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dianperforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
« Nur tiu, kiu per sia interno komprenis plenecon de la malpermeso, kiu lernis tagon post tago en ĉiu ordinara malgravaĵo distingi kaj refuti la malpermesitan, — nur tiu estas la vera soldato. »
« En dezerto de la ordonoj, etendiĝanta je ĉiuj flankoj, la ordono venas kiel saviĝo — la stereometria figuro [de la soldato] reviviĝas kaj ekmoviĝas. »
« La amaso de la konvertiĝo formiĝas el multaj individuoj por ilia komuna liberiĝo de la pikiloj, kiam mankas espero fari tion unuope. Multe da homoj unuiĝas kontraŭ grupo da tiuj, kiujn ili konsideras fonto de la ordonoj, pezigantaj la vivon. Se tio estas soldatoj, do ĉiu oficiro stariĝas sur loko de tiu, kiu efektive ordonis al ili. »
« Neceso de teatro en makabraj cirkonstancoj de la morto kaj murdoj speciale videblas en la armeo. Uniformoj, flagoj, emblemoj, paradoj, muziko, skrupule ellaborita ordo de la rangoj kaj rito — ĉio ĉi ekzistas por bari la soldaton el karno kaj sango de lia propra “mi”, por kaŝi de li senkompatan realon de la vivo kaj morto. Ni ja eĉ diras: “teatro de batalado” aŭ “batalscenejo”. En batalaj ordonojmilitestroj ĉiam memorigas al la soldatoj ke rigardoj de la tuta mondo estas direktitaj al ili, ke iliaj prauloj observas ilin, kaj la posteuloj aŭdos pri ili. »