« Artisto kaptas sencon de kultura kaj teknologia trarompo jardekojn antaŭ reale manifestiĝo ĝia transforma influo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …en la elektraepoko ne plu havas sencojn paroli ke la artisto marŝas antaŭ sia tempo. Nia teknologio ankaŭ marŝas antaŭ sia tempo, necesas nur sukcesi ekvidi en ĝi nome tion, kio ĝi estas. Nun por ne okazu troa katastrofo en la socio, la artisto emas forlasi sian eburan turon por translokiĝi al la turo de socia regado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Disponante enormajn buĝetojn, komercaj artistoj iris direkte al transformado de la reklama anonco je ikono… Do en la reklamaj anoncoj manifestiĝas tendenco foriri de konsumista bildo de la produkto direkte al la krea imago de la procezo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« [pri artistoj] Ili sciis ke estas okupitaj de kreado de vivaj modeloj de situacioj, kiuj en la socio ĝenerale ankoraŭ ne maturiĝis. En sia arta ludo ili malkovradis, kio efektive okazas kaj nome tiel ili “avancis la epokon”. Ne-artistoj ja ĉiam rigardas nuntempon tra okulvitroj de antaŭa epko. Ĝeneralaj staboj ĉiam perfekte pretas venki en la pasintamilito. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ĉio vere revolucia (veraj arto kaj scienco) aperas sur natura, biologia bazo de la personeco. Eĉ ne unu vera revoluciulo, artisto kaj sciencisto ankoraŭ sukcesis ricevi subtenon de la popolaj amasoj kaj iĝi ilia gvidanto; kaj eĉ se iu sukcesis, li ne povis deteni ilian intereson pri vive grava sfero dum sufiĉe longa tempo. »
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo. »