Komerco

El Vikicitaro
(Alidirektita el Negocisto)
Komerco
Komerco
Komerco
Aliaj projektoj
Komerco en Vikipedio
Komerco en Komuneja kategorio
Komerco en Vikinovaĵoj
Gdańsk

Komerco estas interŝanĝo de valoraĵoj inter du iuj.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli malriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate Usonon kaj Eŭropan Union. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj komerco. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Eĉ la superaj simioj, revenintaj de sur la arboj surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la komerco. Ĝi konsistas en tio, ke la homo, ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la aĵon, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi tuŝis ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en komerco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Faktoj ne konfirmas liberlisman, internaciisman supozon ke komerco kunportas pacon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« La ĉefa kontraŭulo de militoj en la nuna mondo estas kresko de parto de internacia komerco. Milito, kiel montras historio, neniam komenciĝas se landoj sukcesas superi certan nivelon de komerco inter si. Interalie pro tio haveblas espero, ke Rusio kun EU neniam komencos armitan konflikton» « Главный противник войн в современном мире — рост доли внешней торговли. Война, как показывает история, никогда не начинается, если страны добиваются превышения определенного уровня внешней торговли между собой. В частности, поэтому есть надежда, что Россия с ЕС никогда не вступят в вооруженный конфликт. »
— Andrej Movĉan, Kiu kaj por kio bezonas militon [februaro 2016]
Citaĵo
« La komerco ligas la homaron en unu interligitan fratecon de reciprokaj dependeco kaj interesoj. » « Commerce links all mankind in one common brotherhood of mutual dependence and interests. »
— James A. Garfield
Citaĵo
« Kun vero severa komercaĵo forvelkos. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]