Saltu al enhavo

Maljuneco

El Vikicitaro
Maljuneco
Maljuneco
Maljuneco
Aliaj projektoj
Maljuneco en Vikipedio
Maljuneco en Komuneja kategorio
Maljuneco en Vikivortaro

Maljuneco estas tempo de la homa vivo, de la perdo de kapablo reproduktiĝi ĝis la morto.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« ...la malnova malnovas ne pro sia maljuneco, sed pro tio ke aperas la nova kaj per sia noveco subite maljunigas ĉion antaŭan. Se ne haveblus infanoj, ni ne maljuniĝus aŭ maljuniĝus oble pli malfrue. La samo okazas al la aŭtoj. Aŭtomobilo dekjara aspektas oble pli malnovmoda ol dudekjara vaporlokomotivo, kaj nur pro tio ke novaĵoj de la aŭtomobila tekniko pli rapide anstataŭas unu la alian. Kadukiĝo de la malnova, kaŭzita de kresko de la nova, estas signo de sano. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Infanaĝo kaj maljuneco certe grave diferenciĝas, tamen ili havas unu komunan trajton — sinkon je la nekonsciaj psikaj statoj. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Neniam oni estas tro juna aŭ tro maljuna por la kono de la feliĉo. Je ajna aĝo estas bele zorgi pri la bonfarto de nia animo»
— Epikuro
Citaĵo
« Juneco estas feliĉa, ĉar ĝi havas la kapablon vidi belecon. Ĉiu, kiu konservas la kapablon vidi belecon, neniam maljuniĝas. »
— Franz Kafka

Vidu ankaŭ

[redakti]