«Moralistoj parolas pri egoismo kiel pri malbona kutimo, ili ne demandis ĉu povas la homo esti la homo, perdinte vivan senton de personeco, kaj ne dirante kiel ĝin anstataŭos "frateco" kaj "amo al la homaro"; ne klarigante eĉ kial necesas interfratiĝi kun ĉiuj kaj kio estas la devo ami ĉiujn en la mondo? Ni egale ne vidas kialon ami, nek malami ion nur pro tio ke ĝi ekzistas. Lasu la homon libera en siaj sentoj, li trovos kiun ami kaj al kiu esti frato; por tio li bezonas nek preskribon, nek ordonon; se li ne trovos, tio estas lia afero kaj lia malfeliĉo. »
« Моралисты говорят об эгоизме, как о дурной привычке, не спрашивали, может ли человек быть человеком, утратив живое чувство личности, и не говоря, что за замена ему будет в «братстве» и в «любви к человечеству»; не объясняя даже, почему следует брататься со всеми и что за долг любить всех на свете? Мы равно не видим причины ни любить, ни ненавидеть что-нибудь только потому, что оно существует. Оставьте человека свободным в своих сочувствиях, он найдет, кого любить и с кем быть братом, на этому ему не нужно ни заповеди, ни приказа; если же он не найдет, это его дело и его несчастие. »
« La efektiva intereso estas tute ne mortigi vorte la egoismon kaj laŭdeti la fratecon, kiu ne superos ĝin, sed kombini harmonie tiujn ĉi du nemalhaveblajn trajtojn de la homa vivo. »
« Действительный интерес совсем не в том, чтоб убивать на словах эгоизм и подхваливать братство, оно его не пересилит, — а в том, чтоб сочетать гармонически эти два неотъемлемые начала жизни человеческой. »
« Lasta formo de religio de sklaveco estas bazita sur duigo de la socio kaj la homo, sur ŝajna ilia malamikeco. Ĝis ĉe unu flanko staros Ĉefanĝelo-Frateco kaj ĉe alia Lucifero-Egoismo — ekzistos registaro por ilin interpacigi kaj bridi; ekzistos juĝistoj por puni, ekzekutistoj por ekzekuti, eklezio por preĝi al dio pri pardono, dio por timigi — kaj polica komisaro por enprizonigi. »
« Последняя форма религии рабства основана на раздвоении общества и человека, на мнимой вражде их. До тех пор пока с одной стороны будет Архангел-Братство, а с другой Люцифер-Эгоизм — будет правительство, чтоб их мирить и держать в узде; будут судьи, чтоб карать, палачи, чтоб казнить, церковь, чтоб молить бога о прощении, бог, чтоб наводить страх — и комиссар полиции, чтоб сажать в тюрьму. »
« Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al egaleco kaj frateco ol al libereco. Kaj se ili postulas liberecon, do liberecon por starigo de egaleco kaj egaligado de la socio. Strebo al egaleco parte estas strebo al anonimeco: “esti unu fadeno en socia ĉemizo, ne diferenciĝi de aliaj fadenoj”[1]. Neniu povas fingromontri al ni, kompari nin kun aliaj kaj montri nian neplenvalorecon. »
«Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »