Saltu al enhavo

Romio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Romianoj)
Romio
Romio
Romio
Aliaj projektoj
Romio en Vikipedio
Romio en Komuneja kategorio
Romio en Vikivortaro

Romio estis la Roma imperio, starigita de Aŭgusto en 27 a.K., poste dividita de Teodozio en Orientan kaj Okcidentan imperiojn; la Okcidenta estis provizore restarigita de Karolo la Granda en 800.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Tiuj el la romianoj, kiuj pro malfacileco de la vivo, pelataj de angoro, timo, sin ĵetis al kristanismo, saviĝis; sed ĉu tiuj, kiuj suferis ne malpli, sed havis pli firmajn karakteron kaj intelekton kaj ne deziris saviĝi de unu absurdaĵo akceptante la alian, meritas riproĉon» « Те из римлян, которые от тягости жизни, гонимые тоской, страхом, бросились в христианство, спаслись; но разве те, которые не меньше страдали, но были тверже характером и умом и не хотели спасаться от одной нелепости, принимая другую, достойны порицания? »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]
Citaĵo
« La plej saĝaj el la romianoj forlasis la scenejon kaj faris bonege. Ili disiĝis laŭ la bordoj de la Mediteraneo, malaperis por la aliaj en silenta majesto de la funebro, sed ili ne malaperis por si mem — kaj post dekkvin jarcentoj ni devas agnoski, ke fakte ili estis la venkintoj, ili solaj, liberaj kaj povaj reprezentantoj de la sendependa homa personeco, de lia digno. Ili estis homoj, ilin ne eblis kalkuli pokape, ili ne apartenis al grego — kaj nek deziris mensogi, kaj havante nenion komunan kun ĝi, ili iris flanken. » « Мудрейшие из римлян сошли со сцены и превосходно сделали. Они рассеялись по берегам Средиземного моря, пропали для других в безмолвном величии скорби, но не пропали для себя — и через пятнадцать столетий мы должны сознаться, что собственно они были победители, они единственные, свободные и мощные представители независимой личности человека, его достоинства. Они были люди, их нельзя было считать поголовно, они не принадлежали к стаду — и не хотели лгать, а, не имея с ним ничего общего — отошли. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 3-an de aprilo 1850]

Marshall McLuhan

[redakti]
Citaĵo
« […] rolo de intelektularo ĉiam konsistis en tio, ke ĝi estis interliga ĉenero aŭ peranto inter malnovaj kaj novaj potencogrupoj. La plej famaj el tiaj grupoj estis helenaj sklavoj, kiuj longan tempon servis kiel edukistoj kaj proksimaj konfidenculoj de la romia potenco. Kaj nome tiun ĉi servistan rolon de konfidenciulo ĉe magnato — ne gravas, ĉu negoca, militapolitika — edukisto plu ludis en la okcidenta mondo ĝis la nuntempo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« […] meze de la 6-a jarcento ĝermanoj, servintaj ĉe la romianoj, subite ekfieris pri siaj gentaj nomoj kaj ekkonservis ilin. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Hodiaŭ Rusio montris, malsame ol la malsukcesinta tion montri Romio, ke militismo mem estas la ĉefa vojo de teknika klerigado kaj akcelado de subevoluintaj regionoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Popolo, atinginta prosperon, eluzinta ĉiujn siajn talentojn kaj komplete konsuminta sian genion, elaĉetas tiun sukceson per sterileco. Ĝi plenumis sian devon kaj revas vivi trankvile, sed ve, nome tion ĝi ne sukcesas fari. Kiam la romianoj — aŭ iliaj kompatindaj restaĵoj — ekdeziris ripozi, ekmoviĝis la barbaroj»
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]
Citaĵo
« La religio de amo estis ĝusta kontraŭrimedo kontraŭ la romia orgio de la povo»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Vidu ankaŭ

[redakti]