Antikva epoko estas historia periodo de estiĝo kaj evoluo de la unuaj civilizacioj en Mezoriento kaj en la regiono de Mediteraneo, tempe limigita per fino de la praepoko (la 4-a jarmilo a. K.) kaj per komenco de la Mezepoko (ekde la 6-a — 7-a jarcento).
« Antikva mondo, elĉerpinte ĉiujn siajn vivofortojn, estis falanta, kristanismo estis ĉe ĝia mortolito kuracisto kaj konsolanto, sed, adaptiĝante al la malsanulo, ĝi mem infektiĝis kaj iĝis romia, barbara, iu ajn sed nur ne evangelia. »
« Древний мир, истощив все свои жизненные силы, падал, христианство явилось на его одре врачом и утешителем, но, прилаживаясь к больному, оно само заразилось и сделалось римское, варварское, какое хотите, только не евангельское. »
« Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. »