Victor Hugo

El Vikicitaro
Victor Hugo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Victor HUGO (esperantigite Viktoro HUGO; naskiĝis la 26-an de februaro 1802 en Besançon - mortis la 22-an de majo 1885 en Parizo) estis franca verkisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Oni ĉesis peti mian permeson por prezenti miajn verkojn en la teatro. Ili estas ĉie prezentataj sen mia permeso. Oni pravas.Kion mi skribas ne estas al mi. Mi estas objekto publika. » « On a renoncé à me demander l'autorisation de dire mes Oeuvres sur les théâtres. On les dit partout sans me demander la permission. On a raison. Ce que j'écris n'est pas à moi. Je suis une chose publique. »
Citaĵo
« La mortintoj estas la koroj, kiuj vin amis antaŭe. » « Les morts sont les coeurs qui t'aimaient autrefois. »
Citaĵo
« Malamo estas la vintro de la koro» « La haine, c'est l'hiver du coeur. »
Citaĵo
« Kontraŭ mi staras kiu ajn estas forta, kiu ajn estas malnobla. »
Citaĵo
« Estis de mia viv’ la feliĉ’ :Ŝiajn okulojn vidi al mi rigardantajn. »
Citaĵo
« Kaj ĉiuj la heloj, kies ni estas la noktoj. »
Citaĵo
« Venos tago, kiam kanono estos muzea peco, kiel instrumentoj de torturo estas hodiaŭ. Kaj ni mire pensos, ke tiuj ĉi iloj iam ekzistis! »
— Victor Hugo
Citaĵo
« La vera divido de la homaro estas inter tiuj, kiuj vivas en lumo kaj tiuj, kiuj vivas en mallumo. Nia celo devas esti malpliigi la nombron de la lastaj kaj pliigi la nombron de la unuaj. Tial ni postulas edukadon kaj scion»
— Victor Hugo
Citaĵo
« Meti ĉion en ekvilibron estas bone, meti ĉion en harmonion estas pli bone. »
— Victor Hugo
Citaĵo
« La bezono de la nematerio estas la plej profunde enradikita el ĉiuj bezonoj. Oni devas havi panon; sed antaŭ pano, oni devas havi la idealon»
— Victor Hugo
Citaĵo
« Jesuo ploris; Voltaire ridetis. El tiu dia larmo kaj tiu homa rideto konsistas la dolĉeco de la nuna civilizo»
— Victor Hugo