Meza klaso

El Vikicitaro
Meza klaso
Meza klaso
Meza klaso
Aliaj projektoj
Meza klaso en Vikipedio

Meza klaso estas grado, tavolo aŭ socia klaso kiu aplikiĝas al personoj kun meza sociekonomia nivelo, kiu situantas inter la laborista klaso kaj la alta klaso.

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« Kiel montris Max Weber, la bazo de la nuntempa kapitalisma evoluo de la okcidenta mondo iĝis urba meza klaso. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoronLaboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senhelpeco kaj mizereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Reprezentanto de la meza klaso estis same senhelpa fronte al novaj ekonomiaj fortoj kiel la pentrita de Lutero homo fronte al dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Bildo de dio-despoto, kiu bezonas senliman potencon super la homoj, ilian obeemon, ilian humiliĝon — tio estas projekcio de propra enviemo kaj malamikeco de la meza klaso. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la meza klaso en Germanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, sadismo-masoĥisma karaktero estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Kontraŭe al negativa aŭ indiferenta pozicio de la laborista klaso, liberala kaj katolika burĝaro, malsupraj tavoloj de la meza klaso (etaj butikistoj, metiistoj, ŝtatoficistoj) ĝoje bonvenigis la nazian ideologion. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri la malsupra parto de la meza klaso] Tiuj homoj ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj malamo al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman scivolemon, kaj la envio ĉiam raciiĝis kiel malestima indigno; ilia tuta vivo baziĝis sur malabundeco — ne nur en la ekonomia, sed ankaŭ en la psikologia sencoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Indigno kontraŭ la Versajla traktato havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio naciismaj pasioj estis raciigo, transforminta senton de socia neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco nacia»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri Hitlero] Li estis tipa reprezentanto de la malsupraj tavoloj de la meza klaso — li estis nenio kaj havis neniujn perspektivojn en la estonteco. Kaj li tre forte sentis sian rolon de pario. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Hitlero evidentiĝis tiom efika ilo pro tio, ke en li kombiniĝis trajtoj de la indignita kaj kolerigita eta burĝo, kun kiu malsupraj tavoloj de la meza klaso povus identigi sin emocie kaj socie, kaj trajtoj de renegato, preta servi al la interesoj de la germanaj industriistoj kaj junkroj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« Manio de akumulado kaj posedado efektive iĝis signo de la plej postrestinta parto de la loĝantaro — de la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio trovi ĝin en Eŭropo estas oble pli facile ol en Usono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la 18-a kaj 19-a jarcentoj] En la unuaj jaroj de nia epoko la senco de la laboro dividiĝis je la devo ĉe la mezaj klasoj kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Germanio inverse [kompare al Italio] estis la plej evoluita industria lando en Eŭropo. Kaj se faŝismo povis havi almenaŭ ekonomian destinon, do naziismo ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis ribelo de la malsupraj kaj mezaj klasoj, senlaboraj oficiroj kaj studentoj kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la milita malvenko kaj inflacio, kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de financa kaj industria kapitaloj, timigitaj je kreskanta en la amasoj malkontento pri la kapitalisma sistemo... Tiu minaco kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis Hitleron»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kaj se Markson oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas perforton kaj revolucion, tio estas distordado de la faktoj. Ideo de la politika revolucio estas ne specife marksismasocialisma ideo; tio estas tradicia ideo de la meza klaso de la burĝa socio dum lastaj 300 jaroj de ĝia ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Wilhelm Reich[redakti]

Citaĵo
« La ambigua rilato al la aŭtoritato — kombino de malobeo kun agnosko de la aŭtoritato kaj obeo — estas unu el la ĉefaj specifaĵoj de ĉiu personeca strukturo de la meza klaso, ekde periodo de seksa maturiĝo kaj ĝis plenkreskiĝo, kaj ĝi trovas speciale klaran manifestiĝon ĉe personoj, kies vivo pasis en materiala bezono»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« De la vidpunkto de socia bazo, nacional-socialismo estis etburĝa movado, kaj tia ĝi estis ĉie kie ĝi aperis, ĉu en Italio, Hungario, ArgentinoNorvegio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [...] de la vidpunkto de apogo de la amasoj, faŝismo efektive estis movado de la meza klaso. Hitlero neniam ricevus ĝian subtenon, se li ne promesus komenci lukton kontraŭ grandaj korporacioj. La meza klaso helpis al li venki, ĉar li estis kontraŭ granda komerco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« Malsame ol imperiismo de kaiser Vilhelmo, sin apoginta sur prosperan mezan klason, nacional-socialismo sin apogis sur psikologion de malriĉiĝinta meza klaso. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ[redakti]