Peko

El Vikicitaro
Peko
Peko
Peko
Aliaj projektoj
Peko en Vikipedio
Peko en Komuneja kategorio
Peko en Vikivortaro

Peko estas malobservo de religiamorala leĝo, teknika regulo, ĝi estas esprimo por ago, parolo aŭ penso kontraŭa al la volo de Dio aŭ la dioj; foje la vorto estas uzata pli ĝenerale por "misfaro", morale aŭ etike malbona ago.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La medicino kaŭzas malsanulojn, la matematiko malfeliĉulojn kaj la teologio pekulojn. »
— Martin Luther
Citaĵo
« Ni pekas ne nur ĉar ni manĝis de la Arbo de Scio, sed ankaŭ ĉar ni ankoraŭ ne manĝis de la Arbo de Vivo. »
— Franz Kafka

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senpoveco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Thomas Szasz[redakti]

Citaĵo
« Por fervora psikiatro ĉiuj homoj estas frenezuloj, same kiel por fervora teologo ĉiuj estas pekuloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« La forpasinta senatano Joseph McCarthy egaligis socialan pekon de komunismo kun seksa peko de samseksemo kaj uzis ambaŭ terminojn tiel, kvazaŭ ili estus sinonimoj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Oscar Wilde[redakti]

Citaĵo
« Mi povas imagi ke la vera tragedio de malriĉuloj estas ke ili povas permesi al si nenion krom abnegacio. Belaj pekoj, kiel belaj aĵoj estas la privilegio de riĉuloj. » « I should fancy that the real tragedy of the poor is that they can afford nothing but self-denial. Beautiful sins, like beautiful things, are the privilege of the rich. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey
Citaĵo
« Nenio orgojligas nin pli ol esti informita ke oni estas pekulo. » « Nothing makes one so vain as being told that one is a sinner. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey Ch. 8
Citaĵo
« Peko estas io kio skribiĝas sur la vizaĝo de homo. » « Sin is a thing that writes itself across a man’s face. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey Ch. 12

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Homo senpeka neniam ekzistis. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ju pli da babilado, des pli da pekado. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Nenia peketo restas longe sekreto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pekinto pentas, — kolero silentas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Peko malnova perdas pekecon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por peko senkonscia puno nenia. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: