Socialismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Socialisto)
Socialismo
Aliaj projektoj
Socialismo en Vikipedio
Socialismo en Komuneja kategorio
Socialismo en Vikivortaro

Socialismo estas politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro.

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Malgraŭ malprivatigo de produktadaj rimedoj, la vorto “socialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajn amasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo de administrado kapablas agi je ekonomiaj interesoj de plejparto de la popolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon de libereco kaj individuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« Tamen la matriarka komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la nuntempa vivo de la Okcidento. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de egaleco, netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj homoj je partopreno en uzado de la fruktoj de la naturo — speguliĝis en ideoj de la natura juro, humanismo, filozofio de la Klerismo, kaj ankaŭ en la finaj celoj de la demokratia socialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-Tero, ke ĉiuj ili havas rajton je feliĉo, je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri socialismo] Tiu teorio fakte restis teorio, malsame ol faŝismo kaj stalinismo, kiuj iĝis politika kaj socia realo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Bedaŭrinde nuntempe la vortoj “socialismo” kaj “marksismo” ekhavis tian emocian ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn problemojn kviete. Ĉe plejparto de la homoj tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia malbono. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi magian sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la racia pensado.
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive socialismo en ĉiuj siaj variaĵoj povas esti komprenita nur kiel unu el la plej gravaj idealismaj kaj etikaj movadoj de nia tempo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtata posedaĵo pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidenta kapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialisma socio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Oni povas diri ke socialismo same kiel politika movado kaj (samtempe) kiel teorio, traktanta sociajn leĝojn kaj eltrovadon de malsanoj de la socio, radikas en la Franca revolucio, je ideoj de Babeuf»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Same kiel por la aliaj socialistoj, por Markso la ĉefan signifon havas la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kaj se Markson oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas perforton kaj revolucion, tio estas distordado de la faktoj. Ideo de la politika revolucio estas ne specife marksisma aŭ socialisma ideo; tio estas tradicia ideo de la meza klaso de la burĝa socio dum lastaj 300 jaroj de ĝia ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Markso kaj Engelso kredis je tuj alveno de la “socio de bono” kaj nur nebule konsciis eblecon de apero de nova barbareco forme de la komunisma kaj faŝisma aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ militoj de senprecedenca detrua forteco. Nome per tiu manko de realismo klarigeblas multaj teoriaj kaj politikaj eraroj en la konceptoj de Markso kaj Engelso; en ĝi troviĝas bazo de detruado de socialismo, komenciĝinta de Lenin»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Tamen ne dubindas ke rezultoj de socialismo tie, kie ĝi ĝis nun estis deklarita, restis almenaŭ elreviĝintaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksan penson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialsmo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri kritikantoj de komunismo] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas stalinisto, ili detenas sin de iu radikala kritiko de kapitalismo kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de demokratia socialismo. Kreiĝas impreso, ke en la mondo ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma minaco; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian kredon je la amo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Kio rilatas al ekonomia pozicio de apartaj civitanoj, ideo de egaleco de la enspezoj neniam estis socialisma postulo kaj nek estas pro pluraj kialoj praktika, nek dezirinda. Necesas tia enspezo, kiu konsistigus bazon por la digna homa ekzistado. Kio rilatas malegalecon de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. Por ambaŭ la produktado estas kiel pupilo de la okulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka estimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la sukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj. » « Alles, was die Sozialisten vom Geld verstehen, ist die Tatsache, daß sie es von anderen haben wollen»
— Konrad Adenauer
Citaĵo
« Libereco sen socialismo estas privilegio kaj maljusteco; socialismo sen libereco estas sklaveco kaj brutaleco. » « Liberty without socialism is privilege and injustice; socialism without liberty is slavery and brutality. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« Antisemitismo estas la socialismo de stultuloj» « Der Antisemitismus ist der Sozialismus der dummen Kerle. »
— Germana socialdemokrata diraĵo, foje atribuita al August Bebel, kiu mem atribuis ĝin al Ferdinand Kronawetter.
Citaĵo
« Ĉu oni nomas tion demokratio aŭ demokratia socialismo, devas okazi pli bona distribuo de riĉeco en ĉi tiu lando por ĉiuj el la infanoj de Dio. » « Call it democracy, or call it democratic socialism, but there must be a better distribution of wealth within this country for all God’s children. »
— Martin Luther King, Jr., Parolo al la negra usona laborkoncilio (majo 1965)

Vidu ankaŭ[redakti]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio