Enuo

El Vikicitaro
Enuo
Enuo
Enuo
Aliaj projektoj
Enuo en Vikipedio
Enuo en Komuneja kategorio
Enuo en Vikivortaro

Enuo estas malagrabla impreso de seninteresiĝo.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« …enuo estas nenio alia ol sperto de paralizo de niaj produktivaj fortoj kaj senviviĝo. Inter ĉiuj vivproblemoj troveblas malmulte da tiaj, kiuj estus same turmentaj kiel enuo, pro tio la homo penas per ĉiuj fortoj eviti ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉiuj niaj amuzoj servas por faciligi al la homo fuĝon de si mem kaj de la minacanta lin enuo, donante al li azilon en multnombraj vojoj de la fuĝo, proponataj de nia kulturo. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la timo malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la socia statuso kaj prestiĝo, la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la mondo de distroj kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia tago pasis sen malagrablaĵoj, unu plian horon oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Homo estas la sola animalo kiu povas enui. » « Man is the only animal that can be bored. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ne ekzistas verŝajne pli bona signo de tio, ke la socio maturiĝis por la amasa movado ol disvastiĝo de senelira enuo. Preskaŭ en ĉiuj priskriboj de la periodoj antaŭantaj leviĝon de la amasaj movadoj, estas menciata forta enuo; kaj la amasa movado en siaj unuaj fazoj pli ofte trovas kunsenton kaj subtenon ne tiom ĉe la ekspluatataj kaj subpremataj, kiom ĉe la enuantaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam homoj enuas, tio signifas, ke ili tediĝis pri si mem. Konsciado de sia senfrukta, sensenca ekzistado estas la ĉefa fonto de la enuo. Homoj, ne sentantaj sin sendependaj, kiel ekzemple anoj de proksime interligita kolektivo: eklezio, partio ktp, ne influeblas je enuo. La sendependa homo estas libera je enuo nur en tiu kazo, se li estas okupita je krea laboro, je iu absorbanta lin afero aŭ se li estas komplete absorbita je la lukto por vivo. Malŝparado de la vivo je kurado post plezuroj kaj ĝuoj estas tute malkonvena rimedo kontraŭ la enuo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Nome enuo estas kaŭzo de tio, ke ĉe naskiĝo de la amasaj movadoj en ili partoprenas maljunaj fraŭlinoj aŭ edzinoj de la “transira aĝo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Enuo de needziniĝintaj virinoj kaj virinoj, kiuj jam ne povas trovi ĝojon kaj kontentiĝon je la edzeco, aperas pro konsciado de sia senfrukta vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon. »
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Necesas ke enuu la infano, necesas ke ĝi rigardu al la ĉiel’. »
— Alain Finkielkraut
Citaĵo
« Enuo estas la birdo, kiu kovas la ovon de sperto»
— Walter Benjamin
Citaĵo
« Revo, enuo kaj "ne"-o, tiuj konstruas al oni internan animvivon. »
— Marcel Rufo
Citaĵo
« Enuo kaj revado fundamentas la internan vivon. »
— Gaston Bachelard

Vidu ankaŭ[redakti]