Fajro

El Vikicitaro
Fajro
Fajro
Fajro
Aliaj projektoj
Fajro en Vikipedio
Fajro en Komunejo
Fajro en Komuneja kategorio
Fajro en Vikivortaro

Fajro estas fizika-kemia fenomeno, ĉe kiu pro vigla oksigeniĝo de ia materialo produktiĝas lumo kaj varmo; materialo konsumiĝanta de fajro; tia fenomeno, rigardata kiel rimedo de detruo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La plej impresa ilo de detruado estas la fajro… La bruliganta amaso sentas sin nerezistebla. Ĉio, kaptita de fajro, aliĝos al ĝi. Ĉio malamika pereas en la fajro. La fajro… estas la plej pova simbolo de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Fajro kiel la arbarastepa incendio estas la malamika amaso; tiu ĉi sento dormetas en ĉiu homo. Fajro kiel simbolo de la amaso vivas en ĉiu animo kaj konsistgas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe paniko kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol tretado de la fajro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …grava eco de la fajro: oni traktas ĝin kvazaŭ ĝi estas viva»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Antaŭe la amaso fuĝis for de la fajro, nun la fajro akiris por ĝi grandegan altiran forton. Estas konata magia efiko de la incendio al la homamasoj… La amaso, tuj post kiam ĝi formiĝas, sentas fortegan internan vokon al ekbruligo de la fajro kaj uzado de ĝia altira forto por sia propra kreskado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri piromaniulino, farinta pli ol 20 ekbruligojn] Kiam oni akuzis ŝin aŭ kiam ŝi mem sin akuzis, ŝi ĝuis ke ĉiuj rigardas ŝin. Nome tion ĉi ŝi deziris: ŝi deziris iĝi la fajro, alloganta ĉiujn al si. Sekve ŝia ekbruligado havis duoblan karakteron. Unuavice ŝi strebis iĝi parto de la amaso, kontemplanta la fajron… Poste, kiam la fajro jam estis estingiĝanta kaj la amaso minacis malaperi, ŝi konservadis al ĝi la vivon, subite mem transformiĝante je la fajro. Tio estis tre simple: ŝi konfesis pri la ekbruligo. Kaj ju pli detala estis la rakonto, ju pli longe ŝi parolis, des pli longe oni ŝin rigardis, des pli longe ŝi mem estis la fajro. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la festo de Resurekto en Jerusalemo] La priploranta grego, kiu kuniĝas ĉirkaŭ la tombo de Sinjoro kaj priploras lian morton, transformiĝas je la grego venka. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La fajro ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa simbolo de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas kandelon de la paska fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili kredas. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne estas fumo sen fajro. »
— Persaj proverboj

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« El flamo sin eltiris, en fajron eniris. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fajro provas la oron, mizero la koron»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fajron estingas akvo, pekon pardono. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« La ekzistantaj mitoj lasas neniujn dubojn pri tio, ke la origina kompreno de la serpentantaj, supren leviĝantaj langoj de flamo estis falusa. Estingado de la fajro per urinado (ni rememoru pli malfruajn gigantojnHuliveron ĉe liliputanojGargantuon ĉe Rabelezo) estis simila al sekskuniĝo kun viro, ĝuado de vira forto en samseksema konkurso. Kiu la unua rezignis je tiu plezuro, kompatis la fajron, tiu sukcesis forporti ĝin kun si kaj igi servi al si. Subiginte la fajron de propra seksa ekscitiĝo, li subigis la naturan forton de la fajro. Tiu granda atingo de la kulturo estis siaspeca premio pro rezigno de la pasio»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Ekzistas nur unu rimedo por mildigi la efikojn de malamika pafado: ĝi estas mem disvolvi pli perfortan fajron. »
— Ferdinand Foch
Citaĵo
« Mono estas iaflanke kiel fajro; ĝi estas tre bonega servisto sed terura mastro» « (angle) Money is in some respects like fire; it is a very excellent servant but a terrible master. »
— P. T. Barnum

Vidu ankaŭ[redakti]