Leĝo estas akto enhavanta ĝeneralajn normojn kaj kreanta juron, farita de la plej alta aŭtoritato, kiu rajtas tion fari en iu ŝtato (normale parlamento aŭ ekvivalenta instanco) kaj promulgita en laŭjura formo; deviga regulo, rekonita kiel necesa bazo de la socia vivo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La leĝaro estas lerta miksaĵo de kutimoj, kiuj utilas al la socio, kaj kiujn oni povus obei eĉ sen iaj leĝoj, kaj aliaj, kiuj avantaĝas al reganta malplimultulo, sed malutilas al la homamaso kaj povas esti eldevigataj al oni nur per teruro. »
— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
«Revolucio estas ĉie, en ĉio. Ĝi estas senfina. Ne estas fina revolucio, neniu fina numero. La socia revolucio estas nur unu el senfinaj nombroj: la leĝo de revolucio ne estas socia leĝo, sed nemezureble pli granda. Ĝi estas kosma, universala leĝo - kiel la leĝoj pri konservado de energio kaj pri disipado de energio (entropio). »
«Lando estas konsiderata la plej civilizita des pli la saĝo kaj efikeco de ĝia leĝoj malhelpas al malforta viro iĝi tro malfortaj kaj potencaj tro potenca. »
«Nenio estas hazarda en la universo - tio estas unu el miaj Leĝoj de Fiziko - krom la tuta universo mem, kiu estas Pura Akcidento, pura dieco.»
« (angle) Nothing is accidental in the universe — this is one of my Laws of Physics — except the entire universe itself, which is Pure Accident, pure divinity. »
«La libereco de la homo konsistas nur en tio: ke li obeas naturajn leĝojn ĉar li mem rekonis ilin kiel tiajn, kaj ne ĉar ili estis ekstere altruditaj al li per iu ajn ekstera volo, kio ajn, dia aŭ homa, kolektiva aŭ individua.»
«En iu ajn lando, sendepende de tio, kion diras ĝiaj leĝoj, kie ajn homoj agas laŭ la ideo, ke la malavantaĝo de unu viro estas la bono de alia, tie ekzistas sklaveco. Kie ajn, en iu ajn lando, la tuta popolo sentas, ke la feliĉo de ĉiuj dependas de la feliĉo de la plej malfortaj, tie ekzistas libereco.»
« (angle) In any country, regardless of what its laws say, wherever people act upon the idea that the disadvantage of one man is the good of another, there slavery exists. Wherever, in any country the whole people feel that the happiness of all is dependent upon the happiness of the weakest, there freedom exists. »
« Malgraŭ diferenco de grundo kaj klimato, de lingvo kaj moroj, de leĝoj kaj kutimoj - malgraŭ aferoj silente menseligitaj kaj aferoj perforte detruitaj, la Poeto kunligas per pasio kaj scio la vastan imperion de la homa socio, kiel ĝi estas disvastigita sur la tuta tero kaj tra ĉiuj tempoj. »
« (angle) In spite of difference of soil and climate, of language and manners, of laws and customs — in spite of things silently gone out of mind, and things violently destroyed, the Poet binds together by passion and knowledge the vast empire of human society, as it is spread over the whole earth, and over all time. »
«Mi miskomprenas la usonan popolon, se ili favoras la malamindan doktrinon, ke ne ekzistas internacia moralo; ke ekzistas unu leĝo por forta nacio kaj alia por malforta, kaj ke eĉ per malrespekto forta potenco senpune povas elrabi malfortulon de sia teritorio.»
« (angle) I mistake the American people if they favor the odious doctrine that there is no such thing as international morality; that there is one law for a strong nation and another for a weak one, and that even by indirection a strong power may with impunity despoil a weak one of its territory. »
«Riĉeco ofte forprenas ŝancojn de viroj kaj ankaŭ malriĉecon. Neniu povas diri al la riĉulo plu strebi, ĉar riĉulo faras la leĝon, kiu sanktigas kaj malplenigas sian propran vivon. »
« Mi vidas plenumon de la granda Leĝo de ĉiuj mondoj, ke dum la saĝo de homo pensas, ke ĝi funkciigas unu aferon, la saĝo de la Naturo devigas ĝin funkciigi alian, kaj tute alian kaj multe pli bonan aferon. »
« (angle) I see a fulfilment of the great Law of all worlds, that while the wisdom of Man thinks it is working one thing, the wisdom of Nature constrains it to work another, and quite a different and far better thing. »
« [...] kaj kamparano, kaj ŝtatoficisto, tute ne kredas je la leĝoj. La unua estimas ilin pro timo, la dua konsideras ilin sia nutristino-trinkistino. »
« [...] и крестьянин, как чиновник, совершенно не верит в законы. Первый почитает их из страха, второй видит в них свою кормилицу-поилицу. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
«Rusa popolo vivis nur per la komunuma vivo, siajn rajtojn kaj devojn ĝi komprenas nur rilate la kamparan komunumon. Ekster ĝi, ĝi ne agnoskas la devojn kaj vidas nur perforton. Subiĝante al ĝi, ĝi subiĝas nur al la forto; ekstrema maljusteco de unu parto de la leĝoj elvokis ĉe li malestimon al la alia. Kompleta malegaleco rilate la juĝejon mortigis en ĝi la burĝonon de estimo al la leĝeco. La ruso, apartenanta al iu ajn klaso, rompas la leĝon ĉie kie li povas fari tion senpune, same kondutas la registaro. »
« Русский народ жил только общинной жизнью, свои права и обязанности он понимает лишь по отношению к общине. Вне ее он не признает обязанностей и видит только насилие. Подчиняясь ему, он подчиняется лишь силе; вопиющая несправедливость одной части законов вызвала в нем презрение к другой. Полное неравенство перед судом убило в нем в самом зародыше уважение к законности. Русский, к какому бы классу он ни принадлежал, нарушает закон всюду, где он может сделать это безнаказанно, точно так же поступает правительство. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
« Kial pri viaj hereditaj devoj devas zorgi ni, pli junaj fratoj, senigitaj de heredaĵo? Kaj ĉu ni povas laŭe al konscienco kontentiĝi je via eluzita moralo, ne kristana kaj nek homa, ekzistanta nur en retorikaj ekzercoj kaj prokuroraj raportoj! Kian estimon povas elvoki ĉe ni via roma-barbara laŭleĝeco, tiu fermita, malbela konstruaĵo sen lumo kaj aero, renovigita en la mezepoko, stukita de liberigita burĝaro? Mi konsentas ke rabado ĉe taga lumo en rusaj juĝejoj estas eĉ pli malbona, sed el tio ne sekvas ke vi havas justecon en la leĝoj kaj juĝejoj. Diferenco inter viaj leĝoj kaj niaj ukazoj konsistas nur en la komenca vortumo. La ukazoj komenciĝas per subprema vero: "La caro ekdeziris ordoni"; viaj leĝoj komenciĝas per indigna mensogo — ironia misuzo de la nomo de la franca popolo kaj la vortoj "libereco, frateco kaj egaleco". »
« «Какое счастие, — сказал Бентам Александу I, когда он был в Лондоне после наполеоновских войн, — что русскому законодателю не приходится бороться на каждом шагу с римским правом», — а мы прибавим, — ни с феодализмом, ни с католицизмом, ни с протестантизмом. «Кормчая книга» и «Уложение» не захватывают все проявления жизни, не заправляют всяким действием, остальные учреждения введены насилием и держатся насилием. У нас нигде нет этих наглухо заколоченных предрассудков, которые у западного человека как параличом отбивают половину органов. »
— Aleksander Herzen, Pliaj variaĵoj pri malnova temo (Letero al ...) [la 3-an de februaro 1857]
« Efektive la ideo de juro ĉe ni tute ne ekzistas aŭ tre nebule; ĝi estas konfuzata kun agnosko de la forto aŭ de okazinta fakto. La leĝo ne havas por ni alian sencon krom malpermeso, farita de potenculoj; ni ne ĝin estimas, sed la policanon timas... »
« В самом деле, идея права у нас вовсе не существует или очень смутно; она смешивается с признанием силы или совершившегося факта. Закон не имеет для нас другого смысла, кроме запрета, сделанного власть имущим; мы не его уважаем, а квартального боимся... »
« Unuarigarde estas tute klare, ke estimo al la leĝo kaj al ĝiaj formoj limigus la arbitrecon, haltigus la totalan rabadon, viŝus multajn larmojn kaj miloj ekspirus pli libere... sed imagu tiun grandan kaj tiun dupan estimon, kiun la angloj havas al sia leĝeco, transigitan al nia leĝaro. Imagu ke la ŝtatoficistoj ne plu prenas ŝmirmonon kaj plenumas laŭvorte le leĝojn, imagu ke la popolokredas ke tio ĉi efektive estas la leĝoj — el Rusio oni devus fuĝi tuj kaj senrevene. »
« На первый взгляд совершенно ясно, что уважение к закону и его формам ограничило бы произвол, остановило бы всеобщий грабеж, утерло бы много слез и тысячи вздохнули бы свободнее... но представьте себе то великое и то тупое уважение, которое англичане имеют к своей законности, обращенное на наш свод. Представьте, что чиновники не берут больше взяток и исполняют буквально законы, представьте, что народ верит, что это в самом деле законы, — из России надо было бы бежать без оглядки. »