« Ĉe sidado la homo uzas fremdajn krurojn anstataŭ tiuj du, je kiuj li rezignis por okupi tiun ĉi pozicion. La nuna seĝo devenas de la trono, la lasta kuŝis sur la konkeritaj homoj aŭ bestoj, devigitaj porti la reganton. Kvar piedoj de la seĝo anststaŭas la krurojn de la besto — ĉevalo, bovo, elefanto; sidi sur alta seĝo estas ne la sama afero kiel sidi surtere aŭ kaŭri. Ĝi havas tute alian sencon: sidado sur la seĝo estis distingo. La sidanto sin apogis sur aliajn — sur sklavojn aŭ subulojn. Kiam li sidis, ili devis stari. Ilia laceco entute ne estis konsiderata dum li estis sekura. Gravis nome li, estis gardata lia sankta persono, la aliaj ne estis konsiderataj. »