Saltu al enhavo

Kapo

El Vikicitaro
Kapo
Kapo
Kapo
Aliaj projektoj
Kapo en Vikipedio
Kapo en Komuneja kategorio
Kapo en Vikivortaro

Kapo estas parto de la korpo de la triblastaj animaloj, supra ĉe la dupieduloj, antaŭa ĉe la aliaj, enhavanta la buŝon, cerbon kaj la organojn de pluraj sensoj.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Unueca kriego de pluraj gorĝoj, kiu antaŭe aŭdiĝis ĉe publikaj ekzekutoj, kiam ekzekutisto estis levanta forhakitan kapon de maliculo, kaj nun aŭdiĝas ĉe sportaj konkuroj, estas la voĉo de la amaso. Tre gravas ĝia spontanea karaktero. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amaso bezonas ke ekzekutisto montru al ĝi la kapon de la mortigita. En tiu — kaj en neniu alia — momento okazas la malŝarĝiĝo. Al iu ajn apartenu la kapo, nun ĝi estas humiligita: en tiu momento la gapanta al la homamaso kapo estas la sama kiel ĉiuj aliaj kapoj… ĉiu vidas en ĝi sin. La forhakita kapo estas la minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La asiriaj reĝoj estis obseditaj je la pasio al piramidoj de la kapoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa Proverbaro

[redakti]
Citaĵo
« Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Barbo potenca, sed kapo sensenca. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Estu ĉapo laŭ la kapo. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Fiera mieno — kapo malplena. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Kiom da kapoj, tiom da opinioj»
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. »
— Zamenhofa Proverbaro
Citaĵo
« Mankas klapo en lia kapo. »
— Zamenhofa Proverbaro

Vidu ankaŭ

[redakti]