Saltu al enhavo

Ŝtatoficisto

El Vikicitaro
Ŝtatoficisto
Ŝtatoficisto
Ŝtatoficisto
Aliaj projektoj
Ŝtatoficisto en Vikipedio
Ŝtatoficisto en Komuneja kategorio
Ŝtatoficisto en Vikivortaro

Ŝtatoficisto estas homo, komisiita plenumi daŭran difinitan oficon.

Citaĵoj

[redakti]

Sergej Turbin

[redakti]
Citaĵo
« Nombro de eks-bienulaj kamparanoj kaj kortuloj en Siberio estas tiel malgranda, ke ĝi estas nura guto en la maro, kaj pro tio la vorto nobelo estas preskaŭ tute ne konata al la popolo. Tamen ĝi konas, kaj bone konas, la vorton ŝtatoficisto. Laŭ siberiaj popolaj opinioj, la homa gento dividiĝas plejparte je du precipaj kategorioj: je la homoj kaj ŝtatoficistoj. » « Число бывших помещичьих крестьян и дворовых в Сибири до того незначительно, что составляет решительно каплю в море, и потому слово дворянин народу почти неизвестно. Зато он знает, и хорошо знает, слово чиновник. По сибирским народным понятиям, род человеческий делится главнейшим образом на два разряда, именно: на людей и чиновников[1]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« Siberiaj ŝtatoficistoj estas dividataj je du grupoj" la armeaj, do militistoj, kaj la jugejaj — civiluloj. Ekzistas ankaŭ la montaj, sed ili havas propran palestinon kaj sian linion. La ŝtatoficistoj, laŭ deveno, estas lokanoj kaj alveturintoj. Tiuj lastaj nomas la unuajn hejmkultivitoj [sentalentuloj], la unuaj nomas la lastajn sterkuloj. La alveturintoj tre ofte akirinte familion, dometon kaj aliajn materiajn bonojn, restas en Siberio por ĉiam, kaj generas lokanojn. Nemalofte inter ŝtatoficistoj kaj junaj negocistoj kun pretendoj pri edukiteco, kompreneble lokanoj, renkontiĝas sinjoroj, kiujn plej trafe eblus nomi usonanoj. Tiuj usonanoj konsideras Siberion eldorado kaj traktas preskaŭ kiel personan ofendon la plej etan riproĉon aŭ malkonsenton pri iliaj ditiramboj. » « Сибирские чиновники разделяются также на два отдела: на армейских, т. е. военных, и судейских — гражданских. Есть еще пожалуй горные, но у тех своя палестина и своя линия. Чиновники, по происхождению, бывают туземные и заезжие. Последние зовут первых доморощенными, первые последних навозными. Приезжие, очень часто, обзаведясь семейством, домиком и иными земными благами, остаются в Сибири навсегда, и производят туземных. Не редко между чиновниками и молодыми купцами с претензиями на образование, конечно туземными, попадаются господа, которых всего вернее следует назвать Американцами. Эти Американцы считают Сибирь за какое-то эльдорадо, и принимают чуть не за личную обиду малейшее замечание и несогласие с их дифирамбами[2]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]
Citaĵo
« En Siberio la tuta ŝtatoficistaro havas titolon: "via moŝto". Al la negocistoj oni diras: "via estimo kaj via grado". Nomoj: sinjoro kaj sinjorino apartenas sole al staciistoj kaj iliaj edzinoj. » « В Сибири весь чиновный люд пользуется титулом: «ваше высокоблагородие». Купцам говорят: «ваше почтение и ваше степенство». Названия: барин и барыня принадлежат только станционным смотрителям и их супругам[3]»
— Sergej TurbinLando de ekzilo: de Osa ĝis Irkutsko [1872]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Potencialaj revoluciuloj de la nuna Anglio [1951] estas tute ne laboristoj, sed perdintaj sian pozicion ŝtatoficistoj kaj komercistoj. Tiu ĉi klaso konservis vivan memoron pri siaj iamaj riĉeco kaj povo, kaj ĝi apenaŭ propravole aprobos malboniĝon de la vivkondiĉoj kaj sian politikan senpoviĝon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Socia konscio de la ŝtatoficisto estas karakterizata ne de lia solidareco kun kolegoj, sed de lia rilato al la registaro kaj “nacio”. Ĝi konsistas en kompleta identiĝo kun la ŝtata potenco, kaj kaze de oficisto de privata kompanio — en identiĝo kun la kompanio. La ŝtatoficisto estas same obeema kiel industria laboristo. Kial ĉe li ne aperas sento de solidareco, kiel ĉe la industria laboristo? Tio klarigeblas per lia intera pozicio inter administra organo kaj la ĉefa parto de la manlaboristoj. Subiĝante al altranguloj, li estas reprezentanto de la potenco por la subuloj kaj kiel tia li okupas privilegiitan moralan (sed ne materialan) pozicion. En la amasa psikologio tia tipo estas identigata kun armea serĝento»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 36.
  2. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 37–38.
  3. С. Турбин. Страна изгнания: от Осы до Иркутска. Санкт-Петербург, 1872. С. 39.