Terorismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Teroristo)
Terorismo
Terorismo
Terorismo
Aliaj projektoj
Terorismo en Vikipedio
Terorismo en Komuneja kategorio
Terorismo en Vikivortaro

Terorismo estas estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro kun politikaj celoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« En la amasa kulturo postvivis nur du figuroj de maliculo, enkorpiganta la malbonon: unu figuro, vere kontraŭsocia tipo, estas seria murdisto, kaj la dua estas teroristo (precipe kun religiaj konvinkoj, ĉar etneco nun estas identigata kun religia aparteno, dum laikaj personecoj kiel komunistojanarkiistoj kvazaŭ finiĝis). »
— Fredric Jameson
Citaĵo
« Terorismo, sin apoganta sur personan kruelecon, ne iras for kaj nek daŭras longe. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Regas la ĝenerala opinio, ke la ŝijaistoj kiel la unuaj en la mondhistorio kreis teorion kaj praktikis individuan teroron kiel batalmetodon. La tiel nomita terorismo estas produkto de la ideologiaj disputoj, okazantaj dum jarcentoj en la ŝijaismo mem. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« Kiu difinas teroristojn? La hodiaŭa teroristo estas la morgaŭa amiko. Estis ni, kiuj laboris kun Saddam Hussein. Usono laboris kun bin Laden. » « Who defines terrorists? Today's terrorist is tomorrow's friend. We were the ones that worked with Saddam Hussein. The United States worked with bin Laden. »
— Al Sharpton, Prezidenta debato de la Demokratia Partio la 26-an de oktobro 2003
Citaĵo
« La milito estas la terorismo de la riĉuloj, la terorismo estas la milito de la malriĉuloj! » « Terrorism is the war of the poor, and War is the terrorism of the rich. »
— Peter Ustinov
Citaĵo
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikojamicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj. [komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako»
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
Citaĵo
« Kiel ni povas eskapi el la kaptilo, kiun la teroristoj metis al ni? Nur rekonante, ke la milito kontraŭ terorismo ne povas esti gajnita per milito. Ni devas, kompreneble, protekti nian sekurecon; sed ni devas ankaŭ korekti la plendojn, de kiuj nutriĝas terorismo. Krimo postulas polican laboron, ne armean agon. » « (angle) How can we escape from the trap that the terrorists have set us? Only by recognizing that the war on terrorism cannot be won by waging war. We must, of course, protect our security; but we must also correct the grievances on which terrorism feeds. Crime requires police work, not military action. »
— George Soros
Citaĵo
« Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio. »
— Reĝino Rania de Jordanio
Citaĵo
« "Milito kontraŭ terorismo" estas nepraktigebla koncepto, se ĝi signifas batali terorismon per terorismo. La sentoj en ambaŭ flankoj ne estas, ke ili partoprenas iun malbonan kaj kriman agon, sed ke ili riskas siajn vivojn heroe pro tio, kion ili konsideras justa kaŭzo. » « (angle) A "war against terrorism" is an impracticable conception if it means fighting terrorism with terrorism. The feelings on both sides are not that they are taking part in some evil and criminal act but risking their lives heroically for what they consider to be a just cause. »
— John Mortimer

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« …la vojo de nihilisto estus bonega, se ankoraŭ ekzistus radikalismo — same kiel la vojo de teroristo estus alloga, se la morto, inkluzive la morton de la teroristo, ankoraŭ havus iun sencon»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Rememoru grandajn terorajn atakojn de lastaj jaroj: la morto estas nuligita je indiferenteco, kaj en tio la terorismo estas kontraŭvola kompliculo de la sistemo — ne je la politika senco, sed je tio ke ĝi stimulas rapidegan trudadon de indiferenteco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …la sola fenomeno, kiu proksimas al la amaso kiel al kulpulo de ŝokoj kaj de morto de la sociala, estas terorismo. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Terorismo opinias ke ĝi agadas kontraŭ la kapitalo (monda imperiismo ktp), sed ĝi eraras – efektive ĝi kontraŭas la socialan, kiu estas ĝia vera kontraŭulo. La nuntempa terorismo tenas je celilo la socialan responde al la terorismo de la sociala. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« La terorismo estas same sensenca kaj nedifinta kiel la sistemo kontraŭ kiu ĝi luktas kaj en kiu efektive ĝi estas inkludita kiel la kovejo de la maksimuma kaj samtempe ekstreme malgranda implozio»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« La terorisma atako sola ne estas la ago de reprezentado. Per tio ĝi proksimiĝas al la amaso, kiu estas la sola realo, kiu povas ne havi reprezentaĵon. El tio sekvas, ke la terorismo tute ne reprezentas la neeldiritan de la amasoj kaj neniukaze servas kiel aktiva esprimo de ilia pasiva rezistado. Inter la terorismo kaj konduto de la amaso ekzistas rilatado ne reprezentanto kaj reprezentato, sed ekvivalenteco: ambaŭ estas direktataj de neniu ideo, ambaŭ apartenas al neniu reprezenteco, ambaŭ havas neniun sencon. Ilin kunigas la plej radikala, la plej rezoluta rifuzo de iu ajn reprezenta sistemo. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Tasko de la terorismo konsistas tute ne en demonstrado de reprezalia karaktero de la ŝtato (je tio orientiĝas provoka negativa agado de grupoj kaj grupetoj, kiuj kroĉiĝas al ĝi kiel al la lasta ebleco elpaŝi antaŭ la amasoj forme de iliaj reprezentantoj). Estante nereprezenta, ĝi faras evidenta — lanĉante mekanismon de ĉena reakcio de ĝia disvastiĝo, sed ne indikante ĝin kaj nek provante instigi ĝian konsciadon — nereprezentecon de ĉia potenco»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« [pri terorismo] Karaktera por ĝi krueleco klariĝas per tio, ke ĝi rifuzas ĉiujn reprezentajn instituciojn (sindikatojn, organizitajn movadojn, konscian “politikan” lukton ktp), inkluzive tiujn, de kiuj eliras kredigoj pri solidareco kun ĝiaj klopodoj, ĉar solidareco estas nur unu el rimedoj konstituigi ĝin kiel modelon, kiel emblemon kaj sekve igi ĝin esti reprezentanto. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« La nuntempa terorismo, kies komencon starigis ostaĝigoj kaj ludo kun prokrastado de la morto, jam havas nek celon (se eĉ supozi ke ĝi orientiĝas je iuj celoj, do ili ĉiuj estas tute malgravaj aŭ neatingeblaj — ajnakaze ĝi estas la plej neefika rimedo por atingi ilin), nek konkretan malamikon»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Per siaj agoj, esprimantaj ĝian mortigan indiferentecon al tio, kiu estos ĝia ostaĝo, la terorismo estas direktita ĝuste kontraŭ la ĉefa produkto de la sistemo — la anonima kaj senpersona individuo, individuo kiu per nenio diferenciĝas de la aliaj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Ĝuste en tiu senco aŭ, pli bone dirite, en tiu sia defio al la senco, la terorisma atako proksimiĝas al katastrofoj, okazantaj en naturo»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« …sistemoj de organizita morto finas la morton kiel hazardon. Kaj nome tiun ĉi logikon despere klopodas rompi la terorismo, anstataŭigante la sisteman morton (teroron) per elektema logiko: logiko de ostaĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …en niaj nuntempaj sistemoj, kies motoro estas ne oferado, sed ekstermado, ne elektita viktimo, sed spektakla anonimeco. Eĉ en “sinoferoj” de la teroristoj, klopodantaj solvi la situacion per propra morto, estas neniu elaĉeto — tio nur eble por momento levas vualon de anonima teroro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ni ĉiuj estas ostaĝoj kaj ni ĉiuj estas teroristoj. Tiu skemo anstataŭis la antaŭan skemon de la mastroj kaj sklavoj, tiuj kiuj dominas kaj tiuj super kiuj oni dominas, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« En ostaĝigo haveblas nek mesaĝo, nek senco, nek politika laŭceleco. Tio estas evento sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de revolucio, nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj terorismo per si mem estas nura giganta specefekto. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« La terorismo kaj ostaĝigo povus esti konsiderataj politika ago se ĝin plenumus nur prematoj, troviĝantaj je despero (evidente en kelkaj kazoj estas tiel). Sed fakte ĝi iĝis normo de konduto, vaste disvastiĝinta inter ĉiuj nacioj kaj ĉiuj tavoloj de loĝantaro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Oni diras ke sen amaskomunikiloj ne ekzistus ankaŭ la terorismo. Kaj tio veras, ke la terorismo ne ekzistas per si mem kiel memstara politika ago, ĝi estas ostaĝo de la amaskomunikiloj, same kiel ili estas ostaĝoj de la terorismo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Kaj se konvertebleco ne eblas, do okazas ke finfine la teroristo ĉiam interŝanĝas nur sian propran vivon kontraŭ la vivo de la ostaĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« [pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001] Se ili limigus sin je nura lukto kontraŭ la sistemo per ĝia armilaro, ili tuj estus ekstermitaj. Se ili kontraŭstarus al la sistemo nur sian propran morton, ili rapide malaperus, farinte senutilajn oferojn — tio, pri kio la terorismo preskaŭ ĉiam okupiĝis antaŭe (komparu la palestinajn sinmortigajn terorajn atakojn) kaj pro kio ĝi estis kondamnita al malvenko. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« La suicida terorismo estis terorismo de malriĉuloj, la nuna terorismo estas la terorismo de riĉuloj»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Iu ajn masakro povas esti pardonita se ĝi havis iun sencon, se oni povas interpreti ĝin kiel historian perforton — tia estas la morala aksiomo de la rajto pri perforto. Iu ajn perforto povas esti pardonita, se ĝi ne estis dissendita de la amaskomunikiloj (“La terorismo estas nenio sen la amaskomunikiloj”). »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de socia sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« …la terorismo finfine havas nek sencon, nek celon kaj ne difiniĝas per siaj realaj politikaj kaj historiaj sekvoj. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La morala konscio pensas tiel: ĉar ni estas la Bono, do trafi nin povas nur la Malbono»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La frato-ĝemelo de kompato (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj[1]) estas orgojlo. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la viktimoj. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknika povo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« [pri la teroristoj] Ni ankaŭ ne kapablas eĉ por minuto imagi, ke tiuj ĉi “fanatikuloj” povas okupiĝi pri siaj aferoj tute propravole kaj “libere”, sen esti blindigitaj, freneziĝintaj aŭ manipulataj. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Tio ke la homo “libera kaj klera” nepre elektos la Bonon, estas nia totala antaŭjuĝo… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al paranoja senmaskigo de la akso de la Malbono). »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Cetere ĉiuj strategioj de socia sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Kio povas malhelpi la sistemon, tio estas ne pozitivaj alternativoj, sed neordinaraĵoj… kiel lingvo, arto, korpeco, kulturo. Sed ekzistas ankaŭ tiuj kruelaj — la terorismo estas unu el ili. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« Tiu kontraŭstaro (inter la tutmonda kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de simbola sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la Okcidento necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas malamego de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la terorismo respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
Citaĵo
« La teroro, trasorbinta la tutan sistemon kaj iginta ĝin terori sin mem sub preteksto de garantiado de sekureco — tio estas venko de la terorismo. »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la usona prezidanto George W. Bush] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “milito kontraŭ terorismo”… Nomi malamikon teroristo signifas agnoski naivan nescion de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ ŝtatoj mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Ju pli malfortaj kaj fanatikaj estas politikaj ekstremistoj, des pli ili emas preferi la plej kontraŭhomajn formojn de la terorismo al aliaj luktometodoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Insisti je kompreno ne signifas pravigi la teroristojn aŭ alvoki al pacigo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La terorismo, kreskinta surbaze de etna, naciareligia protesto, estas speciale vivkapabla kaj plej malfacile elradikigebla per ekstermado de la teroristoj. Fontoj de la terorismo troviĝas en la socia malkontento. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Sed maksimuman reziston al la fizika subpremado montras la terorismo, inspirata de historiaj mitoj pri komuna etna origino aŭ stimulata de religia fervoro. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Oni ne povas eviti la historiajn faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de Proksima Oriento… »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la nukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en Eŭrazio aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la malamiko kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter Eŭropo kaj Fora Oriento ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas islamanoj kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda Balkanio”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« En tiu ĉi milito — kaj la terorismo laŭsence estas senkompata milito de la malfortuloj kontraŭ la fortuloj (la takso, havanta nenion komunan kun agnosko de morala laŭleĝeco de la teroro) — la malfortuloj havas preskaŭ nenion perdeblan, sed akiri, de ilia vidpunkto, ili povas ĉion. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Historio jam konatigis al la eŭropanoj terorismon kaj eble pro tio ili vidas en ĝi malpli enkorpigon de malbono kaj pli — sekvon de politiko»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta Eŭropo kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la palestina terorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de Israelo, dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la judaj setlejoj stimulas la terorisman agadon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Plejparto de la teroraj atakoj estas plenumataj de lokaj grupoj ene de sia lando, ne eksterlande… Konsiderante ke naskas internan terorismon en plej multaj kazoj ekstrema streĉiĝo de loka aŭ regiona politika tensio, nur ŝanĝo de lokaj kondiĉoj povas iel influi tiun ĉi tipon de terorismo. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« En Eŭropo, ambaŭ Amerikoj, Aŭstralio kaj Oceanio okazas ĉirkaŭ 2,1% de la tuta nombro de la teroraj atakoj, kaj nur 2% el ili estas farataj de islamistoj (kvankam viktimoj de la islamistaj atakoj certe pli multas). » « В Европе, обеих Америках, Австралии и Океании происходит около 2,1% от общего числа терактов, причем только 2% из них совершаются исламистами (хотя жертв исламистских атак, конечно, намного больше). »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« En 2014, kiam en Eŭropo sekve de islamistaj teroraj atakoj pereis nur 4 homoj, la tuta nombro de la viktimoj de la teroristoj en la mondo konsistigis 32 700 homojn (kaj ĉirkaŭ 39 000 estis vunditaj). Monate pereis po 2700 homoj, preskaŭ po la pariza terora atako tage. Cetere 78% de la pereintoj estis en 5 landoj: Irako, Afganio, Sirio, Niĝerio kaj Pakistano» « В 2014 году, когда в Европе в результате исламистских терактов погибло всего 4 человека, общее число жертв террористов в мире составляло 32 700 человек (и около 39 000 ранено). В месяц погибало по 2700 человек, почти по парижскому теракту в день. Правда, 78% погибших приходится на 5 стран: Ирак, Афганистан, Сирию, Нигерию и Пакистан. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« Ne ekzistas “ni” kontraŭ kiuj “ili” militas. Al ni enflugas hazardaj obusoj — atestoj de tiu terura buĉado, kiu okazas ĉe ili. » « Нет никаких «нас», с которыми «они» ведут войну. К нам залетают случайные снаряды — свидетельства той страшной бойни, которая идет у них. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« Ne “ili” komencis kontraŭ ni militon. Tio estas “ni”, kiuj senfine ludante kun fajro, ĉiam miras ke fajreroj ekbruligas ĉe “ni” multekostajn kompletojn. » « Это не «они» развязали с «нами» войну. Это «мы», бесконечно балуясь с огнем, все время удивляемся, что искры поджигают «нам» дорогие костюмы. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« Jare pri manĝoveneniĝoj kaj infektoj en la mondo pereas 350 000 homoj — dekoble pli ol pro la teroraj atakoj. » « В год от пищевых отравлений и инфекций в мире погибает 350 000 человек — в 10 раз больше, чем от терактов. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« En 15 jaroj en Eŭropo pro la teroristoj pereis malpli ol 500 homoj. Malpli ol en aviadaj katastrofoj... Usona statistiko diras, ke risko morti pro kuracista eraro por loĝanto de evoluinta lando 6000-oble pli altas ol risko perei pro teroristo. Ĉu iu jam proponis forpeli el Eŭropo ĉiujn kuracistojn (mi pretas veti, ke parto de kuracistoj, farantaj fatalajn erarojn, pli altas ol parto de islamanoj en Eŭropo, plenumantaj terorajn atakojn)? » « За 15 лет в Европе от рук террористов погибло менее 500 человек. Меньше, чем в авиакатастрофах... Американская статистика говорит о том, что риск умереть от врачебной ошибки для жителя развитой страны в 6000 раз выше риска погибнуть от руки террориста. Кто-то уже предлагал изгнать из Европы всех врачей (готов поспорить, что доля врачей, совершающих фатальные ошибки, выше доли мусульман в Европе, совершающих теракты)? »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« ...nia teruro estas plej bona atesto de tio, ke en Eŭropo mankas akra problemo pri la terorismo: terora atako estas tre malofta, ŝoka okazaĵo. » « ...наш ужас — лучшее свидетельство того, что в Европе с терроризмом нет острой проблемы: теракт — это крайне редкое, шокирующее явление. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« De milita flanko “malamantoj de Eŭropo” malfruiĝas de NATO preskaŭ same kiel taĉmento de nomadoj kun pafarkoj de tanka brigado: eĉ tiu arkaiĝinta armilaro, kiun ili havas, estis aĉetita ĉe evoluintaj landoj... Fortoj de la teroristoj sufiĉas por paro da grandaj teroraj atakoj en jardeko kaj apenaŭ eblas atendi kreskon de iliaj eblecoj. » « В военном отношении «ненавистники Европы» отстают от НАТО почти как отряд кочевников с луками от танковой бригады: даже то устаревшее оружие, которое у них есть, куплено у развитых стран... Сил террористов хватает на пару больших терактов в десятилетие и вряд ли можно ожидать роста их возможностей. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« Lastaj grandaj teroraj atakoj en Eŭropo okazis en Hispanio en 2004 kaj en Londono en 2005. Neniu Islama Ŝtato tiam ekzistis, mankis kontraŭ kiu militi, la terorajn atakojn organizis ĉelo de Al-Kaido en Jemeno. Kontraŭ Jemeno neniu militis, sed teroraj atakoj ne okazis 10 jarojn. La 11-a de septembro ankaŭ estas kulpo de ne Islama Ŝtato, kontraŭe — la Islama Ŝtato elkreskis el milito kontraŭ Irako (kiu havis nenian rilaton al la eventoj de la 11-a de septembro). » « Последние крупные теракты в Европе были в Испании в 2004 году и в Лондоне в 2005-м. Никакого ИГИЛ тогда не было, войну было вести не с кем, организовала теракты ячейка «Аль-Каиды» в Йемене. С Йеменом никто не воевал, но терактов не было 10 лет. 11 сентября — тоже не на совести ИГИЛ, напротив — ИГИЛ вырос из войны с Ираком (который к событиям 11 сентября был непричастен). »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« La teroraj atakoj estas provoko de la konflikto, sed ne ĝia kaŭzo, nek ĝia sekvo. Mankas duboj, ke evoluintaj landoj povas daŭrigi eternan militon kontraŭ ĉiam ŝanĝiĝantaj terorismaj movadoj kaj ŝtatoj, kaj tio donas eblecon al iu por raporti pri sukcesoj, kaj por iu gajni monon. Sed tio ne nur ne solvas la problemon, tio eĉ ne tuŝas ĝin. » « Теракты — провокация конфликта, но не его причина и не его следствие. Нет сомнений, что развитые страны могут вести вечную войну с постоянно видоизменяющимися террористическими движениями и государствами, и это дает возможность кому-то рапортовать об успехах, а кому-то заработать деньги. Но это не только не решает проблему, это ее даже не затрагивает. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« La terorismo dekomence ne havas etneconreligion — pro nura koincido hodiaŭ grundo por evoluo de la terorismo estas oble pli fekunda en parto de la islamaj landoj. » « Терроризм изначально не имеет национальности или религии — просто по стечению обстоятельств сегодня почва для развития терроризма значительно плодороднее в части мусульманских стран. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« Ne eblas paroli pri limigo de la liberoj, pri ŝanĝo de fundamentoj de la socio — nenio el tio estas farata por lukto kontraŭ krimeco, kaj Eŭropo ne nur vivas, sed eĉ sinsekve reduktas la krimecon. » « Речь об ограничениях свобод, об изменениях устоев общества идти не может — ничего из этого не делается для борьбы с преступностью, и Европа не только жива, но и последовательно сокращает эту самую преступность. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj trudas la ideon de “morta danĝero de la terorismo por Eŭropo”, estas pli danĝeraj por Eŭropo ol la teroristoj. » « Те, кто навязывает идею «смертельной опасности терроризма для Европы», опасны для Европы больше, чем террористы. »
— Andrej Movĉan, Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Temas pri la Turoj-Ĝemeloj en Novjorko, detruitaj de la terorista atako en 2001