Saltu al enhavo

Maltoleremo

El Vikicitaro
Maltoleremo
Aliaj projektoj
Maltoleremo en Vikipedio
Maltoleremo en Vikivortaro

Maltoleremo estas manko de inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ ag-manierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem.

Citaĵo
« Ni konsciu ke, malpermesinte en nia lando religian maltoleremon, pro kiu la homaro suferadis tiom longe kaj pro kiu estis verŝita tiom da sango, ni atingos ne multon, se ni instigos politikan maltoleremon, same senpensan kaj despotan kaj kapablan doni same sangajn kaj amarajn fruktojn. »
— Thomas Jefferson, Inaŭgura alparolo [1801]
Citaĵo
« Maltoleremo igas stulta, kiel stulteco igas maltolerema. »
— André Comte-Sponville

Vidu ankaŭ

[redakti]