Saltu al enhavo

Slavoj

El Vikicitaro
Slavoj
Slavoj
Slavoj
Aliaj projektoj
Slavoj en Vikipedio
Slavoj en Komuneja kategorio
Slavoj en Vikivortaro

Slavoj estas komuna nomo por hindeŭropaj gentoj, kiuj parolas slavajn lingvojn, t.e. lingvojn evoluintajn el la praslava lingvo.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« En slava karaktero estas io ina; al tiu ĉi saĝa, fortika raso, riĉe dotita je diversaj kapabloj, malsufiĉas iniciatemo kaj energio. Al la slava naturo kvazaŭ mankas io por vekiĝi memstare, ĝi kvazaŭ atendas puŝon de ekstere. Por ĝi ĉiam malfacilas la unua paŝo, sed plej eta puŝo aktivigas la forton, kapablan al eksterordinara disvolviĝo. » « В славянском характере есть что-то женственное; этой умной, крепкой расе, богато одаренной разнообразными способностями, не хватает инициативы и энергии. Славянской натуре как будто недостает чего-то, чтобы самой пробудиться, она как бы ждет толчка извне. Для нее всегда труден первый шаг, но малейший толчок приводит в действие силу, способную к необыкновенному развитию. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Karaktero de la rusaj slavoj estas tre simila al la karaktero de ĉiuj aliaj slavoj, ekde iliroj kaj montenegranoj kaj ĝis la poloj kontraŭ kiuj rusoj luktis tiel longe. La plej distinga trajto de la rusaj slavoj (sen konsideri fremdan influon, kiun spertis diversaj slavaj triboj) estis seninterrompa obstina strebo iĝi sendependa forta ŝtato. Tiu socia plasteco en pli aŭ malpli alta grado malsufiĉas al la aliaj slavaj popoloj, eĉ al la poloj. » « Характер русских славян очень сходен с характером всех других славян, начиная от иллирийцев и черногорцев и кончая поляками, с которыми русские вели столь долгую борьбу. Самой отличительной чертой русских славян (не считая иноземного влияния, которому подвергались различные славянские племена) было непрерывное упорное стремление стать независимым сильным государством. Этой социальной пластичности в большей или меньшей степени не хватает другим славянским народам, даже полякам. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Kvankam el la slavoj la rusoj plej malmulte malamas la germanojn, tamen la sento de natura abomeno, ekzistanta inter ili, ne povas malaperi. Je la bazo de tiu ĉi sento kuŝas malsameco de la karakteroj, manifestiĝanta en iu ajn malgravaĵo. » « Хотя среди славян русские меньше всех ненавидят немцев, все же чувство естественного отвращения, существующее между ними, не может исчезнуть. В основе этого чувства лежит несходство характеров, проявляющееся в любой мелочи. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« [...] ekster Rusio ne ekzistas estonteco por la slava mondo; sen Rusio ĝi ne evoluos, ĝi malformiĝas kaj estos absorbita de la germana elemento; ĝi iĝos aŭstra kaj perdos sian memstarecon»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Centralizo kontraŭas la slavan spiriton; federaciigo estas oble pli propra al ĝia karaktero»
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« Slava mondo similas al virino, kiu neniam amis kaj pro tio evidente neniel partoprenas en la aferoj okazantaj ĉirkaŭ ŝi. Ŝi ĉie estas nenecesa, al ĉiuj fremda. Sed ne eblas respondi anstataŭ la estonteco; ŝi ankoraŭ estas juna, kaj jam stranga sopiro konkeris ŝian koron kaj igas ĝin frapi pli rapide. »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Oni povas nomi min slava ŝovinisto, sed mi opinias, ke la gravega strategia avantaĝo de Rusio en tiu ĉi mondo stormanta estas ne nafto, nek gaso kaj nek nukleaj bomboj, sed amikemaj (kaj eĉ fratecaj, kion ja) rilatoj de la rusoj kun la ukrainoj kaj la belorusoj» « Можете назвать меня славянским шовинистом, но я считаю, что важнейшим стратегическим преимуществом России в этом мире бушующем являются не нефть, не газ и не ядерные бомбы, а дружественные (и даже братские, чего уж там) отношения русских с украинцами и белорусами. »
— Aleksej Navalnij, [Persona blogo: Detala pozicio pri Ukrainio kaj Krimeo, la 3-an de decembro 2014][1]
Citaĵo
« “Ĉu la slavoj ne estas antikvaj ĝermanoj rilate la forirantan mondon?” — demandis fine de la pasinta jarcento Herzen, la plej sagaca kaj plej kontraŭdira el la rusaj liberalulo, pensanto kun trajtoj de profeto, sentinta abomenon al sia lando, elreviĝinta je la Okcidento, same malkapabla adaptiĝi je iu ajn “patrujo” kaj je iu ajn problemo, kvankam li ŝatis rezonadi pri tia malklara kaj neelĉerpebla materio kiel la vivo de la popoloj: kutima tempopasigado de la elmigrintoj»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj