Proverbo

El Vikicitaro
Proverbo
Proverbo
Proverbo
Aliaj projektoj
Proverbo en Vikipedio
Proverbo en Komuneja kategorio

Proverbo estas frazo ĝenerale konata, kiu en formo fiksita esprimas sperton, konsilon aŭ admonon per koncizaj kaj facile memoreblaj vortoj. Ĝi ofte enhavas didaktikan, moralan aŭ filozofian intencon.

Citaĵoj pri proverboj[redakti]

Citaĵo
« Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon. »
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« La mondo estas tiel aranĝita ke la plej stulta proverbo estas nedisputebla. » « Die Welt ist so eingerichtet, daß die dämlichsten Sprichwörter recht behalten. »
— Alfred Döblin, Berlin Alexanderplatz
Citaĵo
« Proverbo estas sperto, proverbo estas averto»
— Proverbo

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto. »
Citaĵo
« Belaj rakontoj el trans la montoj. »
Citaĵo
« Ĉiun aŭdu, mem decidu. »
Citaĵo
« Du militas, tria profitas»
Citaĵo
« Fliku truon dum ĝi estas eta. »
Citaĵo
« Kia la patro, tia la filo»
Citaĵo
« Kiam la kato promenas, la musoj festenas. »
Citaĵo
« Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. »
Citaĵo
« Komenco bona, laboro duona. »
Citaĵo
« La ludo kandelon ne valoras. »
Citaĵo
« Laŭ mateno oni juĝas la tagon»
Citaĵo
« Mano manon lavas. »
Citaĵo
« Ne prenis pastro la donon, rekaŝu sako la monon. »
Citaĵo
« Neniu estas profeto en sia urbeto. »
Citaĵo
« Nin instruas eraro, kiun faras najbaro»
Citaĵo
« Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. »
Citaĵo
« Plibono estas malamiko de bono. »
Citaĵo
« Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. »
Citaĵo
« Tempo estas mono»
Citaĵo
« Unu hirundo ne faras printempon»

Esperanto[redakti]

Citaĵo
« Esperanto, la dua lingvo por ĉiu. »
Citaĵo
« Nacia lingvo en hejma rondo - Esperanto en tuta mondo »
Citaĵo
« [Esperanto] Por kulturo de paco kaj senperforto »
Citaĵo
« Simpla, facila, belsona,...... »

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]