Saltu al enhavo

Aristokratio

El Vikicitaro
(Alidirektita el Aristokrataro)
Aristokratio
Aristokratio
Aristokratio
Aliaj projektoj
Aristokratio en Vikipedio
Aristokratio en Komuneja kategorio
Aristokratio en Vikivortaro

Aristokratio reĝimo, en kiu la regado apartenas al la aristokrataro.

Citaĵoj

[redakti]

José Ortega y Gasset

[redakti]
Citaĵo
« […] homa socio ĉiam, ĉu deziras ĝi tion aŭ ne, estas aristokrateca laŭ sia senco, ju pli ĝi estas aristokrateca, des pli ĝi estas socio, same inverse. Kompreneble mi parolas pri la socio, ne pri la ŝtato»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« […] tiun, kiu eksentis veran destinon de aristokrato, spektaklo de la amasoj vekas kaj flamigas kiel virga marmoro skulptiston»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Aristokrato heredas, do alproprigas vivkondiĉojn, kiujn kreis ne li kaj kies ekzistado ne estas nature ligita al lia kaj nur lia vivo. Ekde naskiĝo li tuj kaj senpense eniĝas je la kerno de siaj riĉaĵoj kaj privilegioj. Interne nenio parencigas lin al ili, ĉar ili devenas ne de li mem. Tio estas grandega kiraskovraĵo, malplena ŝelo de alia vivo, de alia estaĵo, de praulo. Kaj li mem estas nura heredanto, do portas ŝelon de fremda vivo. Kio atendas lin? Kiun vivon li devos vivi — ĉu la sian aŭ de sia praulo? Neniun. Li estas kondamnita reprezenti aliulon, do estas nek si mem, nek aliulo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de “aristokrato” de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« […] la epokon de la eŭropa absolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato […] la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Aristokratio ĝenerale estas pli aŭ malpli edukita antropofagio; kanibalo, kiu manĝas sian kaptiton, bienulo kiu prenas teruran procentaĵon de la tereno, fabrikanto kiu riĉiĝas je la kosto de sia laboristo — ili konsistigas nur diversajn formojn de la sama kanibalismo. Mi cetere pretas defendi la plej krudan antropofagion; se unu homo traktas sin kiel pladon kaj alia deziras lin manĝi — li manĝu; ili meritas tion — unu esti kanibalo kaj alia esti plado. » « Аристократия вообще более или менее образованная антропофагия; каннибал, который ест своего невольника, помещик, который берет страшный процент с земли, фабрикант, который богатеет на счет своего работника — составляют только видоизменения одного и того же людоедства. Я, впрочем, готов защищать и самую грубую антропофагию; если один человек себя рассматривает как блюдо, а другой хочет его съесть — пусть ест; они стоят того, — один, чтоб быть людоедом, другой, чтоб быть кушанием. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Mi konsentas kun la ideo, ke inter la homoj estas natura aristokratio. La bazo por tio - estas virto kaj talento. »
— Thomas Jefferson