Metafiziko estas fako de la filozofio kiu studas la plej fundamentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, relacio, kaŭzo, spaco, tempo, evento kaj multaj aliaj.
« Ekzistas teorio, lau kiu se iu iam malkovros, ĝuste por kio utilas la universo kaj kial ĝi ekzistas, ĝi tuj malaperos kaj anstataŭiĝos de io eĉ pli bizara kaj neklarigebla.
Ekzistas alia teorio, laŭ kiu tio jam okazis. »
« There is a theory which states that if ever anyone discovers exactly what the Universe is for and why it is here, it will instantly disappear and be replaced by something even more bizarre and inexplicable.
There is another theory which states that this has already happened. »
— Douglas Adams, The Restaurant at the End of the Universe
« Ne strebu al konscio, ĉar ĝi venenigos vian vivon montrante, ke vi estas krimulo aŭ ĝismorta kondamnito. »
— Jan Niecisław BAUDOUIN DE COURTENAY, pola lingvosciencisto kaj esperantisto
«Ludo, kiel vera kulturo, estas ne rimedo pro celo, ne utileca, sed homa agado meminda, ĝi ‘stas la elfluo de ĝojo, lerteco kaj harmonio, ...ĉar ni sekrete scias nian parencecon kun vivo kaj esto-stato preter ĉiaj klopodoj kaj malĝojoj de l’ĉiutagaĵo; la persono, kiu ludas, aŭ dancas, apenaŭ sciante kial li tion faras, partoprenas la dancon de l’plena kreitaro. »
— Maria Boulding, angla monaĥino
« Kiam K. alvenis, jam malfruis. Dika neĝo elkovris la vilaĝon. La monteto estis kaŝita de la nokto kaj nebulo, neniu lumradio signis la grandan kastelon. Longtempe K. staris sur la ligna ponto, kiu vojis de la ĉefvojo al la vilaĝo, la okulojn direktitajn kontraŭ tiuj altaĵoj, kiuj aspektis malplenaj. »
« Tiam, kiel ajnmomente, mian vivon mi kapablus doni por vidi tiun dia vidaĵo, mia vivo por nur signo el la Ĉiel’, mia vivo por simpla elmontro de supernatureco. »
« La unua mistero estas: kial estas io, anstataŭ nenio? Kaj la dua, tiel granda kiel la unua: kial mi estas ĉi tie pensanta? Kompatindaj estas tiuj, kies menson tiuj demandoj ne travizitas almenaŭ po unufoje tagon, ĉar al ili ne utilas esti homoj. Situacio laktuka al ili taŭgus tute tiel bone. »
« Mi laŭiris la riveron ĝis enfluejo. Mi iris sidiĝi ie sur la lastajn kvindek metrojn strandaj, kaj tie ekploregis. Neniam en mia vivo mi estis tiom plorinta. Post du horojn tiel singultante, mi povis fine releviĝi. Mi ne sciis, kien iri, sed mi tamen surpiediĝis, kaj forviŝis sablon kiu gluiĝis sur mia pantalono. »
« Ha, ĉu? tio estas ĝirafo, kaj mi tutan tiun tempon kredis, ke tio estas pomujo! Nu do, tiuj pomoj, kiujn mi tiom ŝatis? – Estis fekbuloj, Aristido. – Fekbuloj?! nu jes, Aristido, ĉiam eblas, ke oni eraras, kaj la grava afero estas ami. »
« Oni ne havas tempon por pripensi la enigmon, ĉar oni devas akvumi la ĝardenon. Oni enpoŝtigu la leterojn, konsultu la kuraciston, la advokaton, la bankiston, la fajron oni ekbruligu, l’garaĝiston vizitu, oni devas militiri, entrajniĝi. La urĝaĵoj konstante superas la precipaĵon. La enigmo foriĝas, ĝis sveni. Ĝi estas elpelita de la neceso kaj de la distro. »
« Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas: nin senti ekzisti prave. »