Perfido estas ago de tiu, kiu perfidas, do mallojale endanĝerigas; malbone servas la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo.
« Ĉiu, kiu apartenas al la amaso, portas ene de si etan perfidulon, kiu volas manĝi, trinki, ami, entute vivi trankvile. Se li tiujn siajn privatajn dezirojn kontentigas preterire, ne farante el tio specialan problemon, tio restu tiel. Sed se li ekparolos pri tio, oni komencas malami kaj timi lin. Estas klare, ke li estas influita de malamika propagando. »
« Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[1]. »