« Ĉe kapitalismoekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. »
« Komuna trajto de la tuta aŭtoritatapensado konsistas en konvinko, ke la vivo estas difinata de la fortoj, troviĝantaj ekster la homo, ekster liaj interesoj kaj deziroj. La sola ebla feliĉo konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj. »
«Iluzioj pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la personecon. La plej alta forto de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj feliĉo de la homo. »
«Homo ĉasas fantomon, iluzian feliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
« Se ni deziras difini feliĉo]]n de kontraŭo, ni devas fari tion, kontraŭstarigante ĝin al ne malĝojo, sed al premiteco. Kio estas la premiteco? Tio estas malkapablo senti, tio estas sento de senviveco dum la korpo vivas. Tio estas malkapablo sperti ĝojon, same kiel malĝojon. Al la homo en premita stato estus oble pli bone, se li povus malĝoji. La stato de deprimiĝo estas tiom neeltebela pro tio, ke la homo malkapablas senti ion ajn — nek ĝojon, nek malĝojon. »
« Necesas havi tro mornan rigardon aŭ observi la homaron el tro nebula foro por opinii ke egalan distribuon de feliĉo oni povas atingi per egala reguligado de la vivo. »
Krom kiam temas pri junuloj aŭ ege feliĉuloj, mi ne povas diri ke mi kompatas iun kiu mortas.
Except for the young or very happy, I can't say I am sorry for any one who dies.
(Letter to Mrs. Bryan Waller Procter (26 November 1856), from The Letters and Private Papers of William Makepeace Thackeray, ed. Edgar F. Harden [Garland Publishing, Inc., 1994, ISBN 9-8240-3646-8], vol. 1, p. 763)
« Ĉiuj infanoj en la aĝo de du ĝis kvin kredas (kaj sopiregas kredi), ke la vivo estas kreita nur por ĝojo, por senlima feliĉo, kaj tiu kredo estas unu el la plej gravaj kondiĉoj de ilia normala psika kresko. »
« Все дети в возрасте от двух до пяти верят (и жаждут верить), что жизнь создана только для радости, для беспредельного счастья, и эта вера — одно из важнейших условий их нормального психического роста. »