« La plej bona ekzemplo de la negativa aŭ malpermesantaamaso en nia tempo estas striko… Momento de ĉesigo de la laboro estas grandega momento, glorata en laboristajkantoj. En tiu ĉi momento naskiĝas la sento de senpeziĝo, kun kiu estas ligata la senco mem de la striko. La fikcia egaleco, pri kiu oni gurdis al la laboristoj ĉiam, sed kiu efektive limiĝis nur je tio, ke ili ĉiuj laboras permane, subite iĝas vera. Dum ili laboris, ili faris malsamajn aferojn, kaj nome tiujn, kiujn estis ordonite fari. Kiam la laboro haltis, ĉiuj faras la saman. »