« Saĝo estas kapablo de la homomense ekkoni la mondon kontraŭe al la intelekto, kiu estas nura kapablo manipuli la universon de la aĵoj per pensado. Saĝo estas la ilo de la homo por ekkonado de la vero, la intelekto estas la ilo por pli sukcesa traktado de la mondo; la unua estas homeca laŭ sia esenco, la dua apartenas al la besta en la homo. »
« Kiom ajn malsaĝa kaj senmorala estu la ago, la homon regas nerezistebla strebo raciigi ĝin, tio estas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke liaj agoj estas diktitaj de la saĝo, racio aŭ almenaŭ de komuna moralo. Agi malsaĝe ne tiom malfacilas, sed la homo praktike ne povas ne doni al siaj agoj ŝajnigan aspekton de la racia motivado. »
« Malantaŭ la Ombro staras la Anima, kiu havas grandan povon je tentado kaj ĉarmigado. Ŝi ofte aperas en tro juna figuro kaj kaŝas per si, siavice, la arketipon de la Maljuna Saĝulo (magiisto, reĝo ktp). »