Gusto

El Vikicitaro
Gusto
Gusto
Gusto
Aliaj projektoj
Gusto en Vikipedio
Gusto en Vikivortaro

Gusto estas specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de likvaj aŭ solveblaj substancoj; eco de la karaktero, kiu kaŭzas, ke homo trovas plaĉon aŭ malplaĉon en iu aŭ io; karakterizata ŝatmaniero; sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko.

Citaĵo
« Post ŝteliro kaj salto… sekvas la unua tuŝo. Tio estas verŝajne la plej terura por la viktimo momento… Tuŝsenso ja estas aŭguranto de la gusto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Mi havas la plej simplajn gustojn. Mi ĉiam kontentas kun la plej bono. » « I have the simplest of tastes. I am always satisfied with the best. »
— Oscar Wilde
Citaĵo
« Ĉiu havas sian guston. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Fremda manĝo havas bonan guston. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Pri gustoj oni disputi ne devas. »
— Zamenhofa proverbaro