« La morto povas veni per renaskiĝo aŭ putrado, per revolucio aŭ reakcio. Konservativismo ne havanta alian celon krom konservado de arkaiĝinta status quo, estas same detruema kiel revolucio. Ĝi detruas malnovan ordon ne per arda fajro de kolerego, sed sur malrapida fajro de marasmo. »
« Смерть может прийти через возрождение или разложение, через революцию или реакцию. Консерватизм, не имеющий иной цели, кроме сохранения устаревшего status quo, так же разрушителен, как и революция. Он уничтожает старый порядок не жарким огнем гнева, а на медленном огне маразма. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
« Okcidenta vivo, ekstreme kapabla al ĉiuj evoluoj kaj plibonigoj, ne tuŝantaj unuan nivelon de ĝia socia ordo, iĝas tre konservativisma se la afero koncernas linion de la fundamento. »
« Западная жизнь, чрезвычайно способная ко всем развитиям и улучшениям, не касающимся первого плана ее общественного устройства, оказывается упорно консервативной, как дело доходит до линии фундамента. »
« Kontraŭ konservativismo de la popolo lukti pli malfacilas ol kontraŭ konservativismo de la trono kaj de la ambono. »
« С консерватизмом народа труднее бороться, чем с консерватизмом трона и амвона. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
« La popolo estas konservativulo laŭ instinkto kaj pro tio, ke ĝi konas nenion alian, ĝi ne havas idealojn ekster la ekzistantaj kondiĉoj; ĝia idealo estas burĝa kontento, same kiel idealo de Atta Troll ĉe Heine estis absoluta blanka urso. »
« Народ — консерватор по инстинкту и потому, что он не знает ничего другого, у него нет идеалов вне существующих условий; его идеал — буржуазное довольство так, как идеал Атта-Троля у Гейне был абсолютный белый медведь. »
— Aleksander Herzen, Al malnova kamarado: Tria letero [aŭgusto 1869]
« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj. »
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn. »
«Richard Nixon atente rezistis geopolitikajnminacojn, de Kubo ĝis Proksima Oriento. Konservativuloj atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de Usono el la ideologiakonfrontiĝo kaj nukleastrategio. Tio kaŭzis aperon de stranga situacio kiam liberaluloj atakis la defendan programon de Richard Nixon konsiderante ĝin troigita dum la konservativuloj kondamnis la politikon de Richard Nixon pri kontrolado de armiloj konsiderante ĝin tro paciga. La defendaj programoj estis pasigataj de Nixon tra la kongreso helpe de konservativuloj kun superado de opozicio flanke de liberaluloj, dum rimedoj pri kontrolado super armiloj estis aprobigataj – se necesis aprobo de la kongreso – helpe de liberaluloj malgraŭ opozicio de iuj konservativuloj. »
« La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj. »
« Konservismo konsistas de nur unu propozicio, nome, ke devas ekzisti propraj rondoj, kiujn la leĝaro protektas sed ne limigas, kune kun fremdaj rondoj, kiujn la leĝaro limigas sed ne protektas. »
« Conservatism consists of exactly one proposition, to wit: there must be in-groups whom the law protects but does not bind, alongside out-groups whom the law binds but does not protect. »
« …ĉiuj eklezioj plejparte apartenas al konservativaj fortoj de la nuntempasocio kaj uzas la religion por subteni la homon en labora stato, en la stato de kontentiĝo je profunde nereligia sistemo. »