Adorado

El Vikicitaro
Adorado
Adorado
Adorado
Aliaj projektoj
Adorado en Vikipedio
Adorado en Komuneja kategorio
Adorado en Vikivortaro

Adorado estas ago de adoranto, do honoranta kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj; amanta per respektoplena pasio; havanta pasian emon al io.

Citaĵo
« Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« En tiu senco ĉiu elmontro de abnegacia adorado estas ago de fremdiĝo kaj idolismo. Tio, kion oni kutime nomas la “amo” nemalofte estas preskaŭ identa al idolismo fenomeno de fremdiĝo kun sola diferenco, ke objekto de tia adorado estas ne dio, nek idolo, sed alia persono. Ĉe tiu tipo de subiĝo amanta homo transigas sur la alian siajn tutajn amon, forton, siajn pensojn kaj perceptas la amaton kiel supran estaĵon, trovante kontentiĝon en kompleta subiĝo kaj adorado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« La germanoj estas mirinde obeemaj. Ili uzas filozofiajn meditojn por pruvi la plej nefilozofian aferon en la mondo: adoradon de la povo kaj timon, transformiĝantan la adoradon je fascino»
— Madamo de Staël
Citaĵo
« [pri la reganto] Li devas timigi: tio estas lia prerogativo, pro tio oni adoras lin. La ekstrema formo de la adoro estas diigo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]