Ĉeno

El Vikicitaro
Ĉeno
Ĉeno
Ĉeno
Aliaj projektoj
Ĉeno en Vikipedio
Ĉeno en Komunejo
Ĉeno en Komuneja kategorio

Ĉeno estas longa aro de etaj metalaj konsisteroj kunigitaj inter si (1-a al 2-a, 2-a al 3-a,..., kaj ofte lasta al 1-a).

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiu ne moviĝas, ne sentas la ĉenojn. »
— Roza Luksemburg
Citaĵo
« La ĉenoj de geedzeco estas tiel pezaj, ke necesas du por porti ilin; kelkfoje tri. » « (france) Les chaînes du mariage sont si lourdes qu'il faut être deux pour les porter; quelquefois trois. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« La proletoj per ĝi povas perdi nenion, krom siajn ĉenojn. Ili povas gajni mondon. »
— Karl Marx kaj Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio, p. 78
Citaĵo
« Neniu povas meti ĉenon ĉirkaŭ la maleolon de sia kunulo sen finfine trovi la alian finon fiksitan ĉirkaŭ sia propra kolo» « (angle) No man can put a chain about the ankle of his fellow man without at last finding the other end fastened about his own neck. »
— Frederick Douglass
Citaĵo
« Rompu la ĉenojn de via penso kaj vi ankaŭ rompos la ĉenojn de via korpo. »
— Richard Bach
Citaĵo
« Sklavoj perdas ĉion en siaj ĉenoj, eĉ la deziron eskapi de ili. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Vera libereco estas kundividi
ĉiujn ĉenojn, kiujn portas niaj fratoj»
 « (angle) True freedom is to share
All the chains our brothers wear. »
— James Russell Lowell

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: