« Preskaŭ ĉiuj nuntempajmovadoj en sia frua periodo montris malamikecon rilate familion kaj faris ĉion por subfosi ĝian fortikaĵon kaj detrui ĝin. Tio estis farata per subfosado de la gepatraaŭtoritato, per faciligado de divorcoj; la movadoj akceptis al si devojnnutri, eduki kaj distriinfanojn; estis laŭdataj ekstergeedzaj infanoj. Superplenaj loĝejoj, ekziloj, koncentrejoj, teroro ankaŭ helpadis malfortigi kaj detrui la familion. Tamen neniu el la nuntempaj movadoj estis tiom sincera en sia antagonismo rilate la familion kiel la frua kristanismo. Jesuo rekte diris: “Mi venis apartigi la homon de lia patro kaj filinon de ŝia patrino, kaj bofilinon de ŝia bopatrino. Kaj malamikoj de la homo estas liaj hejmanoj. kiu amas la patron aŭ patrinon pli ol Min estas malinda de mi”. »
« La plej grandan sukceson kristanismo havis en grandaj urboj, kie loĝis “miloj de forŝiritaj de siaj popolojindividuoj: sklavoj, eksaj sklavoj, negocistoj kaj komercistoj, kiuj pro cirkonstancoj aŭ propravole estis forŝiritaj de sia socia medio”. En kamparo ja, kie la socia ordo estis damaĝita malmulte, la nova religio alfrontis la malplej bonan grundon. La kamparanoj kaj stepajnomadoj teniĝis je antikvaj kultoj pli longe ol la aliaj. »
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
« J. B. S. Haldane konsideras fanatikecon unu el kvar plej gravaj inventoj dum la periodo inter la 3000-a jaro a. K. kaj la 1400-a jaro p. K. Tio estas judo-kristana invento. Kaj ŝajnas strange ke, ricevinte psikanmalsanon, la mondo akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj socioj kaj nacioj[1]. »
« Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. »
« Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. »
« Ve, en ĉiuj tempoj nome ikonoklastoj aŭ tiuj kiuj deklaris sin tiaj, plej ofte aplikis fabelojn kaj mensogojn. La antikva mondo devis malsaniĝi tre serioze, se ĝi ekbezonis tiom krudan kontraŭvenenon kiel kristanismo. Same okazas al la nuntempa mondo, se konsideri ĉies soifon pri la miraklaj kuraciloj. »
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaroeblecon estonte plenumi siajn idealojn. »
« …kristanismo postulas de la homo pli ol li povas elteni. Malmultajn ĝi instigas al sankteco, en multaj ja ĝi provokas maltoleremon… Ne kapablaj esti sanktuloj, ne povantaj elteni tiujn ĉi terurajn imagojn, ofte pro siaspeca psikologia sindefendo, oni identigas sin kun la agresanto. »
« Eble cionismon necesas trakti, same kiel multajn aliajn movadojn, kiel kolektivan neadon fare de la judoj de ilia rolo de pekokapro, simile al tio kiel konvertiĝo al kristanismo povis esti ĝia individua neado. »
« Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj. »