Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La monarĥio ne havas sencon, ĝi ekzistas danke al perforto, dum pro la vorto "respubliko" pli forte frapas la koro; la monarĥio per si mem estas religio, la respubliko ne havas mistikajn ekskuzojn, nek dian juron, ĝi staras sur la sama grundo kiel ni. Ne sufiĉas malami la kronon, necesas ĉesi estimi ankaŭ la frigan ĉapon; ne sufiĉas ne agnoski kiel krimonofendon de la reĝo, necesas agnoski kiel krimon salus populi [bonon de la popolo]. »
« Монархия не имеет смысла, она держится насилием, а от имени «республика» сильнее бьется сердце; монархия сама по себе религия, у республики нет мистических отговорок, нет божественного права, она с нами стоит на одной почве. Мало ненавидеть корону, надобно перестать уважать и фригийскую шапку; мало не признавать преступлением оскорбление величества, надобно признавать преступлением salus populi [благо народа]. »
«Konstitucia respubliko dediĉita antaŭ ĉio al la protekto de libereco ne povas leĝigi torturon kaj resti konstitucia respubliko. Ĝi importas en si tumoron de pura tiraneco.»
« (angle) A constitutional republic dedicated before everything to the protection of liberty cannot legalize torture and remain a constitutional republic. It imports into itself a tumor of pure tyranny. »