Ŝtono

El Vikicitaro
Jump to navigation Jump to search
Ŝtono
Ŝtono
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Ŝtono en Vikipedio
Commons-logo.svg Ŝtono en [[:commons:
Category:Stones|Komunejo]]
Commons-logo.svg Ŝtono en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Ŝtono en Vikivortaro

El la Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. »
Citaĵo
« Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. »
Citaĵo
« Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. »
Citaĵo
« Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. »
Citaĵo
« Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono. »
Citaĵo
« Li ne elpensis la filozofian ŝtonon. »
Citaĵo
« Malaperis kiel ŝtono en maron. »
Citaĵo
« Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos. »
Citaĵo
« Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. »
Citaĵo
« Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras. »
Citaĵo
« Ŝtono de falpuŝiĝo. »
Citaĵo
« Trafi du celojn per unu ŝtono. »
Citaĵo
« Trafis falĉilo sur ŝtonon. »

Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti]