Saltu al enhavo

Ekzekutisto

El Vikicitaro
Ekzekutisto
Ekzekutisto
Ekzekutisto
Aliaj projektoj
Ekzekutisto en Vikipedio
Ekzekutisto en Komuneja kategorio
Ekzekutisto en Vikivortaro

Ekzekutisto estas tiu, kiu metie ekzekutas.

Citaĵoj

[redakti]

Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« La amaso bezonas ke ekzekutisto montru al ĝi la kapon de la mortigita. En tiu — kaj en neniu alia — momento okazas la malŝarĝiĝo. Al iu ajn apartenu la kapo, nun ĝi estas humiligita: en tiu momento la gapanta al la homamaso kapo estas la sama kiel ĉiuj aliaj kapoj… ĉiu vidas en ĝi sin. La forhakita kapo estas la minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ekzekutisto, same kiel ĉiu alia, kiu ricevas la ordonon, staras sub minaco de la morto. Sed li liberiĝas je tiu minaco, mortigante mem. Li tuj transdonas plu tion, kio povus okazi al li, preventante tiel la sankciojn, kiuj povus lin tuŝi. Oni diras al li: vi devas mortigi kaj li mortigas. Li ne kapablas kontraŭstari tian ordonon — la ordono estas farita de tiu, kies superantan forton de agnoskas. Tio devas okazi tre rapide, kutime tio okazas tuj. Por formiĝo de la pikilo mankas tempo. Sed eĉ se tempo haveblus, por formiĝo de la pikilo mankas bazo. Ĉar la ekzekutisto transdonas plu ĝuste tion, kion li ricevas. Li povas timi nenion, en li restas nenio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La ekzekutisto estas la plej kontenta, la plej sen-pikila el la homoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Gravas klare konscii: la oficialaj murdistoj estas des pli kontentaj, ju pli da ordonoj kondukas rekte al la morto. Eĉ la vivo de la mallibereja gardisto estas pli malfacila ol tiu de la ekzekutisto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Li bezonas nek kredon de pastro, nek entuziasmon de batalanto. Li mortigas malvarmsange, kalkulite, sekure, kiel leĝo — je la nomo de la socio, je la nomo de ordo. Li engaĝiĝas je konkuro kun ĉiu maliculo kaj konstante venkas, ĉar lia mano sin apogas sur la tuta ŝtato. Li ne havas fieron de pastro, nek gloramon de soldato, li atendas premion nek de dio, nek de la homoj; li ne havas gloron, nek honoron surtere, al li ne estas promesita paradizo surĉiele; li oferas ĉion — nomon, honoron, sian dignon, li sin kaŝas de la homaj okuloj, kaj ĉio ĉi okazas por solena puno de la malamikoj de la socio. » « Ему не нужно ни веры священника, не одушевления воина. Он убивает хладнокровно, рассчитанно, безопасно, как закон — во имя общества, во имя порядка. Он вступает в соревнование с каждым злодеем и постоянно выходит победителем, потому что рука его опирается на все государство. Он не имеет гордости священника, честолюбия солдата, он не ждет награды ни от бога, ни от людей; ему нет ни славы, ни почета на земле, рай ему не обещан в небе; он жертвует всем — именем, честью, своим достоинством, он прячется от глаз людских, и все это для торжественного наказания врагов общества. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 18-an de marto 1850]

Vidu ankaŭ

[redakti]