Libro

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Libroj
  • Mallaŭta kaj senfina voĉo estas, kiu helpas tiujn, kiuj ne vidas, kaj ne vidos, unu la aliajn, kaj kiu igas ilin kunaj: la libroj; la libro, kiun oni elektas, la preferata, kiun oni malfermas, kaj kiu vin elektas!
  • Oni malfermas libron kaj jen venas al ni la plena eterneco kaj la tutmondo.
    • Aŭtoro: Michel QUINT
  • Vi promenas tra tiomaj ĝardenoj, kiomajn vi legas librojn.
    • Aŭtoro: Guerric d'Igny
  • Manĝu por nutri la korpon, Legu por nutri la kapon.
  • Kiam mi havas iom da mono, mi aĉetas librojn. Se restas iom, mi aĉetas manĝaĵojn kaj vestaĵojn.
  • Per libroj ni konversacias kun saĝuloj, en la vera vivo kun stultuloj.
    • In books we converse with the wise, as in action with fools. (The Essays)
  • Iuj libroj estas gustumotaj, aliaj estas glutotaj, kaj iuj estas maĉotaj kaj digestotaj.
    • Some books are to be tasted, others to be swallowed, and some to be chewed and digested.(The Essays)
    • Francis Bacon
  • ...se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.
    • La Sankta Biblio, La Predikanto 12:12