Okulo

El Vikicitaro
Okulo
Okulo
Okulo
Aliaj projektoj
Okulo en Vikipedio
Okulo en Komunejo
Okulo en Komuneja kategorio
Okulo en Vikivortaro

Okulo estas organo de la vidkapablo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiu, kiu iam rigardis la vitrajn okulojn de mortanta soldato sur la batalkampo, forte pensos antaŭ ol komenci militon»
— Otto von Bismarck
Citaĵo
« Estas vojo de la okulo al la koro, kiu ne trapasas la intelekton. » « (angle) There is a road from the eye to the heart that does not go through the intellect. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« La animo ne havus ĉielarkon, se la okuloj ne havus larmojn. » « (angle) The soul would have no rainbow had the eyes no tears. »
— John Vance Cheney, The Century Vol. 44 (aŭgusto 1892)
Citaĵo
« La okuloj de timo volas, ke vi metu pli grandajn serurojn sur viajn pordojn, aĉetu pafilojn, enfermu vin. La okuloj de amo, anstataŭe, vidas nin ĉiujn kiel unu. » « (angle) The eyes of fear want you to put bigger locks on your doors, buy guns, close yourself off. The eyes of love, instead, see all of us as one. »
— Bill Hicks
Citaĵo
« Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj.[1] »
— Antoine de Saint-ExuperyLa Eta Princo
Citaĵo
« La animo, kiu povas paroli per la okuloj, ankaŭ povas kisi per la rigardo. » « (hispane) El alma que hablar puede con los ojos también puede besar con la mirada. »
— Gustavo Adolfo Bécquer, Rimoj
Citaĵo
« Ĉio enhaveblas en la mallongo. Malgranda estas la infano kaj enhavas la homon; mallarĝa estas la cerbo kaj kovras penson; la okulo estas nur punkto kaj vidas leŭgojn. »
— Alexandre Dumas (patro)

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Donaco de fonetika skribo, doninta al homo okulon anstataŭ orelo, en socia kaj politika rilatoj estas evidente la plej radikala eksplodo, kiu nur povas okazi en socia strukturo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En tribaj kulturoj ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. Aŭdo, malsame ol la malvarma kaj neŭtrala okulo, estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En parolaj kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidenta skriba homo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Homoj lasis ferman mondon de tribo por “malferma socio”, interŝanĝinte helpe de skriba teknologio orelon kontraŭ okulo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La helmo de Mackworth, kiun oni surmetis sur infanojn spektantajn televidon, montris ke iliaj okuloj spuras ne agadon, sed reagojn. La okuloj preskaŭ ne dekroĉiĝas de vizaĝoj de aktoroj, eĉ kiam okazas perfortaj scenoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Se sago estas larĝigo de brako kaj mano, do fusilo estas larĝigo de okulo kaj dentoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Facile plenumata de ni apartigado de specifa, izolita celo en la spaco, helpe de fusilo kiel larĝigo de okulo, — ĉio ĉi malkonvenas por la neskriba homo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

El la Zamenhofa proverbaro[2][redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. »
Citaĵo
« Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas. »
Citaĵo
« Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras. »
Citaĵo
« Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. »
Citaĵo
« Belecon taksas ne okulo sed koro. »
Citaĵo
« De l' koro spegulo estas la okulo. »
Citaĵo
« De rigardo tro alta malsaniĝas okulo. »
Citaĵo
« Elmeti la okulon kaj vidi nulon. »
Citaĵo
« En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. »
Citaĵo
« For de l' okuloj, for de la koro. »
Citaĵo
« Gasto havas akrajn okulojn. »
Citaĵo
« Ĝi estas por mi makulo en la okulo. »
Citaĵo
« Iafoje oni devas okulon fermeti. »
Citaĵo
« Ĵeti polvon en la okulojn. »
Citaĵo
« Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. »
Citaĵo
« Korvo al korvo okulon ne pikas. »
Citaĵo
« Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. »
Citaĵo
« Ne iru okuloj super la frunton. »
Citaĵo
« Ne kredu al orelo, kredu al okulo. »
Citaĵo
« Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj. »
Citaĵo
« Nebuligi al iu la okulojn. »
Citaĵo
« Nebuligi la okulojn. »
Citaĵo
« Okulo avidas ĉion kion vidas. »
Citaĵo
« Okulo de mastro pli ol beno de pastro. »
Citaĵo
« Okulo ne atentas, dorso eksentas. »
Citaĵo
« Okulo ne atentas, — dorso eksentas. »
Citaĵo
« Okulo ne vidis — pagu la sako. »
Citaĵo
« Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. »
Citaĵo
« Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu. »
Citaĵo
« Pli da okuloj, pli da certeco. »
Citaĵo
« Rigardi per ambaŭ okuloj. »
Citaĵo
« Rigardu per ambaŭ okuloj! »
Citaĵo
« Sapumi la okulojn. »
Citaĵo
« Se okulo ne atentas, dorso eksentas. »
Citaĵo
« Se okulo ne vidas, koro ne avidas. »
Citaĵo
« Se okulo ne vidis, pagas la poŝo. »
Citaĵo
« Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo. »
Citaĵo
« Streĉu la okulojn! »
Citaĵo
« Ŝuti polvon en la okulojn. »
Citaĵo
« Teni la okulojn en streĉo. »
Citaĵo
« Tien okuloj iras, kion la koro deziras. »
Citaĵo
« Timo havas grandajn okulojn. »
Citaĵo
« Tuta jam sata, sed okulo malsatas. »
Citaĵo
« Vidas okulo, sed mano ne trafas. »

Referencoj

  1. 3a Esperanta eldono.
  2. Zamenhofa proverbaro