Instruisto

El Vikicitaro
Instruisto
Instruisto
Instruisto
Aliaj projektoj
Instruisto en Vikipedio
Instruisto en Komuneja kategorio

Instruisto estas profesia pedagogo, kies tasko estas instrui al lernantoj konkretan stud-objekton, kutime en klasĉambro de lernejo, sed ankaŭ kiel hejma aŭ koresponda instruisto

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kutimo estas la plej efika instruisto. »
— Plinio la Juna, El gran libro de las frases célebres. ISBN 6073116314
Citaĵo
« La tempo estas bonega instruisto, kiu riparas multajn aferojn. »
— Pierre Corneille, El gran libro de las frases célebres. ISBN 6073116314
Citaĵo
« La tasko de la instruisto ne konsistas tiel multe en instruado de ĉio lernebla, sed produktado en la studento de amo kaj estimo por scio»
— John Locke
Citaĵo
« La vera disĉiplo estas tiu, kiu superas la instruiston. »
— Aristotelo, Cita-logía, 2013. ISBN 9788416068104.
Citaĵo
« Bonaj instruistoj multekostas, sed malbonaj instruistoj kostas pli. »
— Bob talbert
Citaĵo
« Mia lernejo estis feliĉa loko. Ni ĉiuj, kiuj komencis nian lernadon tie, finis niajn studojn ĝis la oka normo. Mi ne memoras, ke eĉ unu homo forlasis. Nuntempe, kiam mi vizitas lernejojn, grandajn kaj malgrandajn, tra la tuta lando, mi diras tie, ke vera kvalito ne venas de bonega konstruaĵo aŭ bonegaj instalaĵoj aŭ bonegaj reklamoj. Ĝi okazas kiam edukado estas donata kun amo de grandaj instruistoj. »
— APJ Abdul Kalam
Citaĵo
« Kiu kuraĝas instrui, tiu neniam devas ĉesi lerni» « Who dares to teach must never cease to learn. »
— John Cotton Dana. universitata moto de Kean College of New Jersey, laŭ The New York Times Book Review, 5-an de marto 1967, p. 55.
Citaĵo
« La tuta instrua arto estas nur la arto veki la naturan scivolemon de junaj mensoj kun la celo kontentigi ĝin poste, kaj scivolemo mem povas esti viveca kaj sana nur proporcie kun la menso kontenta kaj feliĉa. »
— Anatole France
Citaĵo
« Kiam mi unue ekinstruis, mi vizitis iaman instruiston, kiun mi tre respektis. Mi petis de li konsilon. Li respondis senhezite: "Bona instruisto devas ami siajn lernantojn." "Amo?" Mi demandis. "Jes, amo. Kiam vi zorgos pri ĉiu lernanto kiel via propra infano, tiam vi fariĝos bonega instruisto." »
— Jeffrey Glanz
Citaĵo
« Eduko disfaldas la flugilojn de kapo kaj koro kune. Vera instruisto puŝas la lernantojn el la nesto por fortigi la flugilojn. »
— Amit Ray
Citaĵo
« Kiu povas, tion faras. Kiu ne povas, instruas. »
— George Bernard Shaw, "Maxims for Revolutionists" en Selected Plays with Prefaces (1948), vol. 3, p. 733.
Citaĵo
« Instrui estas tuŝi la koron kaj movi ĝin al agado»
— Louis Sullivan
Citaĵo
« La plej bonaj instruistoj estas tiuj, kiuj montras al vi kien rigardi, sed ne diras al vi, kion vidi. »
— Alexandra K. Trenfor
Citaĵo
« Mi ne estas instruisto: nur kunvojaĝanto al kiu vi demandis la vojon. Mi montris antaŭen - antaŭ mi same kiel antaŭ vi. »
— Bernard Shaw