Liberalismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Liberalulo)
Liberalismo
Liberalismo
Liberalismo
Aliaj projektoj
Liberalismo en Vikipedio
Liberalismo en Komuneja kategorio
Liberalismo en Vikivortaro

Liberalismo estas idearo favora al reĝimo garantianta la individuajn liberecojn kaj al forigo de la privilegioj.

Citaĵoj[redakti]

Alexander Berkman[redakti]

Citaĵo
« Libereco estas malplena sono dum oni estas ekonomie katenita. » « Liberty is an empty sound as long as you are kept in bondage economically. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
Citaĵo
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. » « Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« La vortoj de Tocqueville pri la tirania regado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Opinio ke fanatikuloj de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al realo: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj moderulo troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ parencoj. Ili malamas unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj Paŭlo. Kaj por fanatikulo-komunisto pli facilas iĝi faŝisto, ŝovinistokatoliko ol sobra liberalulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« [pri Rusio] ...unuiĝinta “liberala lando” aŭ “kvina kolono” ne ekzistas. » « [о России] ...консолидированной «либеральной страны», или «пятой колонны», не существует. »
— Andrej Movĉan, Sankcioj — vido de malantaŭe [la 15-a de majo 2014]
Citaĵo
« [pri kritiko de Rusio fare de liberaloj] Kiu necesas esti por havi deziron vidi Rusion aro da mizeraj stultuloj? Kio devas esti en animo de homo, kun plezuro superŝutanta per insultoj homojn kaj landon (sendepende de ĝia nomo), eĉ se li en tiu lando ne loĝas? Kiel mizereco ĉirkaŭ vi (aŭ lime de vi) helpos al vi esti pli bona? » « [о критике России либералами] Кем надо быть, чтобы иметь желание видеть Россию сборищем нищих придурков? Что должно быть в душе человека, с упоением осыпающего бранью людей и страну (вне зависимости от ее названия), даже если он в этой стране не живет? Как убогость вокруг себя (или на границе с тобой) поможет тебе быть лучше? »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
Citaĵo
« [pri Rusio] Evoluo de la lastaj 15 jaroj estas ne vojo de liberalismo al totalismo, sed migrado de milda kaŭdilismo al tiu pli strikta kaj de feŭdisma malunueco al feŭda unueco. » « [о России] Эволюция последних 15 лет — это не путь от либерализма к тоталитаризму, а движение от мягкого каудилизма к более жесткому и от феодальной раздробленности к феодальному единству. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« Kelkaj gvidantoj de opozicio en Rusio, asertantaj (kaj opiniantaj) ke ili okupas liberalajn poziciojn, insistas hodiaŭ pri plej baldaŭaj balotoj je ĉiuj niveloj, aranĝotaj “sen falsado”... Ili strange forgesas, ke Hitlero en Germanio, Chaves en Venezuelo, Tsipras en Grekio estis elektitaj nome kadre de tia proceduro. Eĉ pli, se siatempe estus aranĝitaj tiaj balotoj en Sovetunio, Stalin sendube venkus je ili, same kiel venkus Mao Zedong en Ĉinio kaj ajatolo Ĥomejni en Irano» « Ряд лидеров оппозиции в России, утверждающих (и считающих), что они занимают либеральные позиции, настаивают сегодня на скорейших выборах всех уровней, проведенных «без фальсификаций»... Они странным образом забывают, что Гитлер в Германии, Чавес в Венесуэле, Ципрас в Греции были избраны именно в рамках такой процедуры. Более того, если бы в соответствующее время были проведены такие выборы в СССР, Сталин, несомненно, бы на них победил, как победил бы и Мао Цзэдун в Китае, и аятолла Хомейни в Иране. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] Aperas situacio de sakstrato: “liberala” opozicio strebas ricevi de la potenco liberajn balotojn, renkontante totalan srtiktan reziston de la potenco kaj malŝparante por tiu ĉi lukto ĉiujn fortojn kaj homan potencialon. Dume tiaj balotoj nur konfirmus mandaton de la nuna potenco... » « [о России] Возникает ситуация тупика: «либеральная» оппозиция стремится добиться от власти свободных выборов, встречаясь с тотальным жестким сопротивлением власти и растрачивая на борьбу все силы и человеческий потенциал. Вместе с тем такие выборы только подтвердили бы мандат существующей власти... »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« Estas sensence provi efektivigi demokratiajn ŝanĝojn en malpreta al tio socio. Tasko de opozicio ne povas esti ŝanĝo de la potenco, nek eĉ eniro en ĝin: en la nuna Rusio institucioj de regado estas reduktitaj kaj ĉeesto de reprezentantoj de liberala ideologio en la potenco en malgranda kvanto nur ligos al ili la manojn, sed ne ŝanĝos la situacion. » « Демократические преобразования бессмысленно пытаться делать в не готовом к этому обществе. Задачей оппозиции не может быть ни смена власти, ни даже вхождение во власть: в современной России институты управления редуцированы и нахождение представителей либеральной идеологии во власти в небольшом количестве только свяжет им руки, но не изменит ситуацию. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] ...tasko de la opozicio devas esti lukto por mondkoncepto de la socio (por ke en la momento de elekto ĝi elektus liberalismon kaj demokration) kaj por formiĝo ene de la lando de liberala elito (do ekonomie, socie kaj politike aktiva parto de la socio). » « [о России] ...задачей оппозиции должна быть борьба за мировоззрение общества (для того, чтобы в момент выбора оно совершило выбор в пользу либерализма и демократии) и за формирование внутри страны либерально настроенной элиты (то есть экономически, социально и политически активной части общества). »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] Sekreto de katastrofo de la liberalisma movado interalie konsistas en perfekta kompreno fare de la efektiva potenco, de la ŝlosilo al sia stabileco: plejparto de la loĝantaro instinkte strebas al ekvilibrita centrisma pozicio (kiom ajn falsa en realo ĝi estus). “Patriotoj” (krom kutima por ĉiu socio 1% de koleraj agresemaj ofenditaj homoj, kiuj serioze kredas se siaj vortoj) kaj unuavice iliaj “intelektaj kolonoj” simple ludas por la potenco rolon de ekstremistoj laŭ mendo kaj kontraŭ mono... Kaj ĉu liberaluloj, elpaŝantaj strikte simetrie, faras la saman donacon al la Kremlo senpage? » « Секрет катастрофы либерального движения, в частности, в отличном понимании настоящей российской властью ключа к своей стабильности: большинство населения инстинктивно стремится к взвешенной центристской позиции (какой бы ложной в реальности она ни была). «Патриоты» (помимо стандартного для любого общества 1% злобных агрессивных обиженных людей, которые всерьез верят в свои слова), и прежде всего их «интеллектуальные столпы», просто играют для власти роль экстремистов по заказу и за деньги... А либералы, выступающие строго симметрично, делают такой подарок Кремлю бесплатно? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
Citaĵo
« Malfacilas eĉ mezuri damaĝon kiun fairs al la demokratia movado “liberaluloj”, kiuj en 2014 prognozis por Rusio ekonomian kolapson pro sankcioj (ilian nomojn ĉiuj perfekte memoras). La plej terura estas ke la loĝantaro de Rusio grandparte kredis nome al ili: panika aĉetado de dolaroj kontraŭ 70 [rubloj] estis interalie rezulto de prognozoj de “spertaj financistoj — batalantoj kontraŭ la reĝimo”. Kion pensas pri liberaluloj tiuj, kiuj tiam aĉetadis ope lavmaŝinojn, televidilojn kaj dolarojn, kaj hodiaŭ ne povas vendi la varojn dum dolarojn ili vendas kontraŭ 50? » « Трудно даже измерить ущерб демократическому движению, нанесенный «либералами», которые в 2014 году предсказывали России экономический коллапс от санкций (их имена все отлично помнят). Самое страшное — население России в массе именно им поверило: паническая скупка долларов по 70 была, в частности, результатом прогнозов «опытных финансистов — борцов с режимом». Что думают о либералах те, кто тогда покупал партии стиральных машинок, телевизоры и доллары, а сегодня не могут продать товары, а доллары продают по 50? »
— Andrej Movĉan
Citaĵo
« ...liberalala alo estas ne malpli maltolerema al kritiko kaj malsameco de opinioj ol la “patriotisma”... eĉ la plej koleraj “patriotoj” preskaŭ neniam akuzis min pri “vendiĝo”, “laboro por usonaĉoj” aŭ provo serĉi profiton. Ŝajnas ke ili eĉ estas pli sobraj ol radikalaj liberaluloj, kiuj laŭ nivelo de krudeco kaj maltoleremo, laŭ enradikiĝo de grupa konscio eĉ povas konkuri kun siaj ideologiaj rivaloj. » « ...либеральное крыло не менее нетерпимо к критике или разности взглядов, чем «патриотическое»... даже самые злобные «патриоты» почти никогда не обвиняли меня в «продажности», «работе на пиндосов» или попытке искать выгоду. Кажется, у них даже больше трезвости, чем у радикальных либералов, которые по уровню хамства и нетерпимости, по укорененности группового сознания вполне могут побороться со своими идеологическими соперниками. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
Citaĵo
« Tiel aŭ aliel, la liberala alo kaj liberala ideo en Rusio hodiaŭ spertas fiaskon. Liberaluloj aktive edifas al la potenco kaj la popolo ke por iĝi pli bona kaj sukcesa necesas aŭskulti kritikon kaj penti. Ŝajnas, ke venis tempo por ke ankaŭ liberaluloj mem lernu tion. » « Так или иначе, либеральное крыло и либеральная идея в России сегодня терпят крах. Либералы активно внушают власти и народу, что, чтобы стать лучше и успешнее, надо уметь слушать критику и каяться. Похоже, самое время научиться этому и либералам. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
Citaĵo
« ...kritiko por kritiko, postulado de la ideala ĉi tie kaj tuj, strebo vidi nur malbonan kaj eĉ malĝoji se io estas bone, iĝis elementoj de liberala vidpunkto en Rusio. » « ...критика рад критики, требование идеального здесь и сейчас, стремление видеть только плохое и даже расстраиваться, если что-то хорошо, стали составляющими либерального взгляда в России. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]
Citaĵo
« [pri Rusio] La tasko malebligi al ruĝo-brunaj ricevi la potencon, kiu hodiaŭ mem iras al ili en la manojn, devas iĝi por liberaluloj la unua kaj sola. » « [о России] Задача не дать красно-коричневым получить власть, которая сама сегодня идет к ним в руки, должна стать для либералов первой и единственной. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]
Citaĵo
« Mi opinias ke civitanoj de Rusio estas oble pli pretaj al akcepto de liberala ideologio ol ŝajnas. Eble nome pro tiu ĉi malkonfido al la popolo, malestimo al ĝi, ni fermiĝas hodiaŭ je si mem, formante ĉe la popolo bildon de la kvina kolono, ne tiun de defendantoj de la naciaj interesoj. » « Я думаю, граждане России намного больше готовы к принятию либеральной идеологии, чем кажется. Может быть, именно от этого недоверия к народу, неуважения к нему мы и замыкаемся в себе, формируя у народа образ пятой колонны, а не защитников интересов нации. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« Liberalismo — kaj hodiaŭ necesas memorigi pri tio — estas la pinto de altanimeco; tio estas rajto, kiun plimulto cedas al malplimulto kaj tio estas la plej nobla voko, iam soninta sur la tero. Ĝi anoncis decidemon paciĝi kun malamiko kaj eĉ pli — kun malamiko pli malforta. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« …esti neliberalulo aŭ kontraŭliberalulo signifas okupi tiun pozicion, kiu estis antaŭ alveno de liberalismo. Kaj se ĝi venis, do veninte unufoje ĝi venkos denove kaj se ĝi pereos, do nur kune kun kontraŭliberalismo kaj kun la tuta Eŭropo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Por ke Rusio akceptu iun liberalan reĝimon, necesas ke ĝi grave malfortiĝu por ke ĝia vivoforto elĉerpiĝu aŭ, pli bone, ke ĝi tute seniĝu je sia specifa karaktero kaj ĝisfunde malnaciiĝu. Kiel ĝi — kun ĝiaj netuŝitaj profundaj resursoj kaj miljara cara regado — povos plenumi tion? Se imagi ke ĝi atingos tion per unu salto, ĝi tuj disfalos. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Absoluta fiasko de marksismo… kaj rapida disfalo de Sovetunio estas antaŭsignoj de la fiasko de la okcidenta liberalismo, la ĉefa moderna pensofluo. Fora de ideo esti alternativo al marksismo, kiel dominanta ideologio de la fino de la historio liberalismo iĝos sekva falonta domeno-tabuleto. »
— Takeshi Umehara, Ancient Japan Shows Post-Modernism the Way // New Perspectives Quaterly, 9 (Printempo 1992), 10
Citaĵo
« En etikaj kaj sociaj idealoj de liberalismo ni vidas defendon de la specifaĵoj de la supraĵa tavolo de la karaktero, kiu koncentriĝas je sinrego kaj toleremo»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]

Vidu ankaŭ[redakti]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio