Saltu al enhavo

Romantikismo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Romantikulo)
Romantikismo
Romantikismo
Romantikismo
Aliaj projektoj
Romantikismo en Vikipedio
Romantikismo en Komunejo
Romantikismo en Komuneja kategorio
Romantikismo en Vikivortaro

Romantikismo estis arta, literatura kaj intelekta movado precipe en la unua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« [...] por romantikismo ne ekzistas feliĉo pli alta ol malfeliĉo, ne ekzistas ĝojo pli alta ol funebro kaj malĝojo [...] » « [...] для романтизма нет счастия выше несчастия, нет радости выше скорби и грусти [...] »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]
Citaĵo
« Do romantikisma koncepto imagas, kvazaŭ teleskopo, la tutan mondon piedojn supren; la interna ĉe ĝi estas metita for, la spirita estas plena je sentemo, la sentemo estas spiritigita. » « Словом, романтическое воззрение представляет, как телескоп, весь мир вверх ногами; внутреннее у него поставлено вдали, духовное исполнено чувственности, чувственность одухотворена. »
— Aleksander Herzen, Kapricoj kaj meditoj [julio 1846]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Germanaj poetoj kaj filozofoj-romantikuloj, kuniĝintaj je triba ĥoruso, prikantis revenon de malhela nekonscio jarcenton antaŭ la radio kaj Hitlero faris tian revenon preskaŭ neevitebla. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Indus cetere pli detale esplori, kiel multaj plej karakteraj trajtoj de "aristokrato" de ĉiuj tempoj kaj popoloj kvazaŭ semoj donas amasajn burĝonojn. Strebo ekzemple fari ludon kaj sporton sia ĉefa okupo; per ĉiuj rimedoj — de higieno ĝis vestaro — dorloti sian propran korpon; lasi neniun romantikecon en rilatoj al la virinoj; kundividi libertempon kun la intelektuloj, interne malestimante ilin, kun plezuro fordonante por disŝirado al servistoj kaj ĝendarmoj; preferi reĝimon de absoluta povo al la demokratiaj diskutoj, ktp. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Tiun arbareton tie, mi diradis al mi, ha! se nur povus mi enprofundiĝi sub gian foliaron! [...] La supro de tiu fora malproksima monto! Ha ! nur se de tie povus miaj rigardoj ĉirkaŭpreni la tutan spacon de la regiono! [...] Kaj tiujn montetojn, kiuj sinsekvas, kaj tiuj intimaj valetojn, ke mi nur povu tie vagigi miajn piedojn! »
— Johann Wolfgang VON GOETHE