Malliberejo

El Vikicitaro
Malliberejo
Malliberejo
Malliberejo
Aliaj projektoj
Malliberejo en Vikipedio
Malliberejo en Komuneja kategorio
Malliberejo en Vikivortaro

Malliberejo estas konstruaĵo, aŭ parto de konstruaĵo, kie estas enŝlositaj arestitoj aŭ kondamnitoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La dentoj estas la armitaj gardantoj de la buŝo. Spaco de la buŝo estas malvasta — tio estas prabildo de ĉiuj malliberejoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Gravas klare konscii: la oficialaj murdistoj estas des pli kontentaj, ju pli da ordonoj kondukas rekte al la morto. Eĉ la vivo de la mallibereja gardisto estas pli malfacila ol tiu de la ekzekutisto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Disneyland ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “reala” lando — la tuta “reala” Usono (proksimume same kiel la prizonoj servas por kaŝi, ke la tuta socio en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La infan-diservejo estas malliberejo en kiu infanoj pentofaras por la malbona konscienco de siaj gepatroj. » « A Sunday school is a prison in which children do penance for the evil conscience of their parents. »
— H.L.Mencken
Citaĵo
« Estas multe pli facile rompi la barilojn de karcero ol malfermi nemalkovritajn pordojn al la vivo» « It is very much easier to shatter prison bars than to open undiscovered doors to life. »
— D. H. Lawrence, La virgulino kaj la cigano (The Virgin and the Gipsy) Ĉ. 3

Vidu ankaŭ[redakti]