Eric Hoffer (naskiĝis la 15-an de julio 1902 - mortis la 21-an de majo 1983) estis usona morala kaj socia filozofo. Li estis aŭtoro de dek libroj kaj ricevis la premion de la Prezidenta medalo de libereco en februaro 1983. Lia unua libro, "The True Believer" (La vera kredanto, 1951), estis amplekse agnoskita kiel klasikaĵo kaj ricevis kritikajn laŭdojn kaj el fakuloj kaj nefakuloj, kvankam Hoffer mem kredis, ke "The Ordeal of Change" (1963) estis lia plej fajna verko.
« Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj amasajmovadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la vivohomoj kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la kredo konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta konscio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Petro la Granda ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj revoluciaj kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi Rusion je la okcidenta ŝtato — li fiaskis. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis animojn de la rusajamasoj per aktiva entuziasmo. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-bolŝevistoj, likvidinte la lastan caronRomanovon, tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidentademokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …rezistado al al ŝanĝoj kaj soifo de la ŝanĝoj radikas en la samaj vivkonceptoj, ĉe tio la rezistado al la ŝanĝoj povas esti same forta kiel la soifo de la ŝanĝoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Homoj, sentantaj timon antaŭ la ĉirkaŭa mondo, iel ajn malbone ili vivu, ne pensas pri la ŝanĝoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj. »
« Ĉia kredo estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon je estonteco, se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri doktrino: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de la povo, sed ankaŭ ŝlosilo al la libro de estonteco. »
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn. »
« Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj ŝanĝoj, homoj devas esti ekstreme malkontentaj, ne tre malriĉaj kaj havi tian senton, ke, posedante povegandoktrinon, senpekangvidanton aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka forto. Samtempe ili devas havi troigitan imagon pri eblecoj kaj perspektivoj de estonteco. Kaj fine ili devas esti tute nesciaj pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. Sperto tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la Francan revolucion, havis nenian politikan sperton. Same kiel la bolŝevistoj, kaj la nazioj, kaj la revoluciuloj de Azio. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. Angla politika sperto verŝajne gardas la anglon de la amasaj movadoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La amasamovado, interalie en fazo de sia leviĝo, allogas ne tiujn, kiuj volas antaŭenigi sian tenere amatan “mi”, sed tiujn kiuj penas liberigi je sia nedezirata “mi”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tuj kiam la amasamovado komencas allogi al si homojn, interesitajn pri sia personakariero, tio signifas ke ĝi trapasis fazon de sia leviĝo kaj jam okupiĝas ne pri kreado de la nova mondo, sed klopodas konservi kaj deteni la jaman. Tio signifas ke la movado ĉesis esti movado kaj iĝis entrepreno. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Kredo je “sankta afero” parte anstataŭigas perditan de ni kredon je ni mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ju malpli da kaŭzojhomo havas por paroli pri sia propra supereco, des pli li pretas aserti, ke superecon havas lia lando, lia religio, lia raso aŭ lia “sankta afero”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Pri siaj propraj aferoj homo plej multe okupiĝas tiam, kiam ili havas sencon; en kontraŭa kazo li lasas siajn sensencajn aferojn kaj trudiĝas je la fremdajn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Arda konvinko, ke ni havas sanktan devon antaŭ la aliaj, ofte estas nura rimedo de saviĝo de nia dronanta “mi”: ni kroĉiĝas al flosanta preter ni flosaĵo. Tio, kion ni nomas helpomano etendita al alia, efektive ofte estas nura mano, kroĉiĝanta por saviĝo de nia propra kara vivo. Forprenu de ni tiujn “sanktajn devojn” kaj niaj vivoj iĝas mizeraj kaj sensencaj. Mankas duboj, ke anstataŭigante la egocentran vivon per tiu sinofera, ni neimageble gajnas en la senco de honoro kaj estimo. Vanteco de la sinoferantoj, eĉ de tiuj el ili, kiuj vere montras ekstreman humiliĝon, estas senlima. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Unu el plej grandaj allogaĵoj de la amasamovado estas ke ĝi anstataŭigas por ni esperon. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en socio, kie vaste disvastiĝis la ideo de la progreso. En nocio de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke malkontento, kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme turmenta. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« En la nuntempasociohomoj povas vivi sen espero nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. Despero de senlaborulo konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta malriĉeco, kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al vendistoj de espero ol al donantoj de senlaborulaj subvencioj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Certeco pri si mem povas esti limigita, sed kredo je sia lando, je sia religio, raso aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas forgesi. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja morti por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Se popolo maturiĝis por la amasajmovadoj, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj doktrino aŭ programo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Transformiĝo de Saŭlo je Paŭlo estas ne maloftaĵo kaj nek miraklo. »
« …a) ĉiuj amasajmovadojkonkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adeptoj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: religia movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je socialarevolucio; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La amasamovado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia. La batalema naciismo de la japanoj laŭ sia esenco estas revolucia. La Franca revolucio estis la nova religio de tiu tempo: ĝi havis dogmojn, sanktajn revoluciajn principojn — Libereco kaj la sankta Egaleco; ĝi havis “siajn religiajn ritojn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de katolikadiservo, ligita al la civilaj festoj. Ĝi havis siajn sanktulojn, siajn heroojn kaj martirojn de libereco”[1]. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la altaroj ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la Patrujo”. »
« Tasko de ĉesigo de unu amasamovado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La socialarevolucio povas esti haltigita per subtenado de religia aŭ nacia movado. Ekzemple en landoj, kie katolikismo denove iĝis spirita amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de komunismo. En Japanionaciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala protesto. En nia Sudo [Usono] movado de rasasolidareco efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la francoj en Kanado, kaj inter la buroj en Sud-Afriko. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tiuj kiuj forte teniĝas je nuntempo kaj volas konservi ĝin ne devas ludi kun la amasajmovadoj. Kiam la amasa movado komencas sian marŝon, la jama ĉiam ekfartas malbone. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La samaj homoj, kiaj plenigas la kreskantan amasanmovadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia lando. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se Usono kaj la Brita imperio helpu ekzemple al amasa elmigrado el Eŭropo post la Unua mondmilito, — ne okazus nek la faŝisma, nek la naziarevolucioj. En nia landolibera kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasamigrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado. Migradoj de la barbaroj en la tagoj de la dekadenco de la Romia imperio estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la landon, al ili aliĝis subpremitoj kaj malkontentuloj el ĉiuj tavoloj de loka socio. “Tio estis la sociala revolucio, kaŭzita de eksterlanda konkero kaj per ĝi ekstere maskita”[2]. »
« Mezaj homoj de la nacio konsistigas ĝian inercian mason. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« En la ludo de historio kutime partoprenas la plej bonaj kaj plej malbonaj, kaj la ludo okazas super kapoj de la plejmulto, sidanta meze. La malsupraj elementoj de la popolo povas rimarkinde influi pason de la eventoj, ĉar ili absolute ne valorigas la nuntempon. Siajn proprajn vivojn kaj ĉion nuntempan ili konsideras nekorekteble fuŝitaj, do ambaŭ ili pretas malŝpari kaj detrui ĝisfunde: de tio devenas ilia senracieco kaj strebo al ĥaoso kaj anarĥio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por estonteco de la nacio. La ŝtono forĵetita de konstruistoj, iĝas fondoŝtono de la nova mondo. Popolo, ne havanta proprajn sociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutime disciplinita, bonkonduta, paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas ironio de la historio en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj landoj de Eŭropo transveturis oceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:
« Ĝis kiam homoj, farintaj la ĉefan laboron sur la tero, vivis je nivelo de apenaŭ sufiĉa nutrado, oni konsideris ilin tradiciajmalriĉuloj — kaj ili mem sentis sin tiaj. Ili estis malriĉuloj en malfacilaj tempoj, kaj en bonaj tempoj. Depresioj, stagnado en la aferoj, kiaj ajn ili estus kruelaj, estis konsiderataj kiel io normala. Sed kun pliboniĝo de la vivkondiĉoj stagnado en produktado, senlaboreco, kiujn kaŭzas depresio, montriĝis en nova aspekto. Hodiaŭa laboristo en la okcidentamondo konsideras senlaborecon humiligo: li sentas sin senrajta kaj ofendita de maljusta ordo kaj pretas aŭskulti tiujn, kiuj vokas al la nova ordo. »
«Malriĉeco kaj suferoj ne kaŭzas malkontenton aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proporcia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke al homo ekŝajnas ebla plena bonfarto. Maljusteco senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas ke justeco baldaŭ venkos. »
« Nia malkontento plej fortas tiam, kiam ni multon havas kaj volas havi pli, ol kiam ni nenion havas kaj volas havi malmulton. Ni estas malpli malkontentaj, kiam al ni ne sufiĉas multo, ol kiam al ni ne sufiĉas nur unu. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ni estas oble pli kuraĝaj kiam ni batalas por la troa, ol kiam ni luktas por la necesa. Do ofte, komencinte rezigni pri la troa, ni komencas perdi ankaŭ la necesan. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Espero foje efikas kvazaŭ eksplodaĵo, kaj foje ĝi disciplinigas kaj plenigas per pacienco: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La amasamovado dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras potencon, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je revo kaj alloga fantomo. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam obeemo kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”[5]. »
«Ribelemuloj en la sklavasocio estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutima libereco por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia malkontento. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Se homo estas sena je talentoj fari ion por si, libereco por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la amasamovado por eviti personan respondecon aŭ, parolante per la vortoj de arda juna nazio, “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj krimoj, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga hipokriteco. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la ordonoj. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco? »
« Veras, ke adeptoj de la movado en la periodo de ĝia leviĝo sentas sin liberigitaj, kvankam ili vivas kaj spiras en atmosfero de striktaj dogmoj kaj ordonoj. Tiu sento de liberiĝo venas danke al fuĝo de devoj, timoj, despero, sendefendeco de la soleca estaĵo. Por ili fuĝo estas saviĝo, kiun ili sentas kiel elaĉeton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tiuj, kiuj konsideras sian vivon rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al egaleco kaj frateco ol al libereco. Kaj se ili postulas liberecon, do liberecon por starigo de egaleco kaj egaligado de la socio. Strebo al egaleco parte estas strebo al anonimeco: “esti unu fadeno en socia ĉemizo, ne diferenciĝi de aliaj fadenoj”[6]. Neniu povas fingromontri al ni, kompari nin kun aliaj kaj montri nian neplenvalorecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tiuj kiuj plej bruas pri libereco ofte havas malpli da ŝancoj esti feliĉaj en libera socio. Malkontentuloj, subpremataj de siaj mankoj, sian malsukceson atribuas al ekzistanta ordo. Efektive ilia pleja deziro estas fini per “libereco por ĉiuj”. Ili volas likvidi liberan konkurencon kaj aliajn severajn ekzamenojn, al kiuj senĉese subiĝas persono en libera socio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ĉe vera libereco, egaleco estas pasio de la amasoj, kaj ĉe vera egaleco, libereco estas pasio de eta malplimulto. Egaleco sen libereco kreas pli stabilajn sociajn formojn ol libereco sen egaleco. »
« Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe persono observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la amasamovado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. Verkisto, pentristo aŭ sciencisto kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj patriotoj, rasistoj, foirajpredikistoj, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ seksajimpotentoj estas instigataj de la samaj impulsoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La malriĉuloj, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu tribo, unueca familio, unueca rasa aŭ religia grupo — estas relative liberaj je la sento de malkontento kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la tento de la amasamovado. Ju malpli homo traktas sin kiel aŭtonoman personon, kapablan memstare elekti sian vojon en la vivo kaj memstare porti respondecon pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de revoluciemo” ol aparta persono. Por instigi lin al ribelo necesas pli da malfeliĉoj, suferoj kaj humiligoj. Kaŭzoj de revolucioj en la totalismasocio pli ofte estas ne indigno kontraŭ subpremado, ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Preskaŭ ĉiuj nuntempajmovadoj en sia frua periodo montris malamikecon rilate familion kaj faris ĉion por subfosi ĝian fortikaĵon kaj detrui ĝin. Tio estis farata per subfosado de la gepatraaŭtoritato, per faciligado de divorcoj; la movadoj akceptis al si devojnnutri, eduki kaj distriinfanojn; estis laŭdataj ekstergeedzaj infanoj. Superplenaj loĝejoj, ekziloj, koncentrejoj, teroro ankaŭ helpadis malfortigi kaj detrui la familion. Tamen neniu el la nuntempaj movadoj estis tiom sincera en sia antagonismo rilate la familion kiel la frua kristanismo. Jesuo rekte diris: “Mi venis apartigi la homon de lia patro kaj filinon de ŝia patrino, kaj bofilinon de ŝia bopatrino. Kaj malamikoj de la homo estas liaj hejmanoj. kiu amas la patron aŭ patrinon pli ol Min estas malinda de mi”. »
« Metodo “disigu kaj regu” ne efikas, kiam malfortiĝas ĉiuj formoj de unuiĝo de la subuloj. Eriĝo de vilaĝa komunumo, tribo aŭ nacio je apartaj individuoj ne povas likvidi kaj subpremi la etoson de ribelo kontraŭ la reganta potenco. Por ke apartigo estu efika, necesas disigi la popolojn je malsamaj sociaj korpoj: rasaj, religiaj aŭ ekonomiaj, konkurantaj inter si kaj ne fidantaj unu al alia. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Verŝajne ĝuste estus diri, ke sukcesa modernigo de postrestinta popolo eblas nur en severa kadro de unuecaj kolektivaj klopodoj. La ŝoka modernigo de Japanio estis farita en la arda atmosfero de unuecaj klopodoj kaj de la grupa solidareco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Juĝi pri vivkapablo de aperinta movado laŭ kvalito de ĝia doktrino aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la malkontentulojn. »
« La plej bona grundo por leviĝo kaj disvastiĝo de la amasajmovadoj estas iam unueca kolektivismasocio, kiu pro tiuj aŭ aliaj kialoj troviĝas je la stato de disfalo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La plej grandan sukceson kristanismo havis en grandaj urboj, kie loĝis “miloj de forŝiritaj de siaj popolojindividuoj: sklavoj, eksaj sklavoj, negocistoj kaj komercistoj, kiuj pro cirkonstancoj aŭ propravole estis forŝiritaj de sia socia medio”. En kamparo ja, kie la socia ordo estis damaĝita malmulte, la nova religio alfrontis la malplej bonan grundon. La kamparanoj kaj stepajnomadoj teniĝis je antikvaj kultoj pli longe ol la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam influo de eklezio, iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj religiajmovadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la Reformaciohomoj “kontraŭis ne tiom la potencon de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia kontrolo, sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”. »
«Judo per ardaj klopodoj penis pruvi valorecon de sia persono kaj en materialaj atingoj, kaj en la krea laboro. Cetere per siaj propraj klopodoj li povis krei unu etan similaĵon de kolektiveco, nome la familion — kaj li uzis tiun ĉi eblecon kiom ebligis la fortoj. Sed tiun ĉi solan rifuĝejon de la eŭropa judo forbruligis Hitlero en la koncentrejoj kaj gaskameraoj. Jen kial hodiaŭ pli ol iam ajn la judo, speciale en Eŭropo, prezentas la idealon de potenciala novkonvertito. Kaj ŝajnas simple providenca, ke cionismo okazis esti submane ĉe la judo en lia nigra horo por preni lin je siaj kolektivaj brakumoj kaj kuraci de individua izoliteco. Israelo estas efektive malofta rifuĝejo: tio estas domo kaj familio, sinagogo kaj kongregacio, nacio kaj revoluciapartio — ĉio kune. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Al la totalisma reĝimo de Hitlero post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis amasaribelo. Dum la naziestroj volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de popola antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus disciplinon kaj kontrolon. La vortoj de Tocqueville pri la tiraniaregado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Homo, ĵus elirina el la armeo, estas ideala potenciala novkonvertito por ĉiuj nuntempaj amasajmovadoj. Li sentas sin soleca kaj perdita en socia tumulto de la civila vivo. Nekonateco kaj sindevigoj de la soleca ekzistado premas kaj turmentas lin. Li arde revas pri firma ordo, kamaradeco, libereco je persona respondeco, li soifas la ordon, kiu havas nenion komunan kun la socio de libera konkurenco, kiun li trafis — ĉion ĉi li trovas en atmosfero de frateco kaj entuziasmo de la kreskanta amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …transiro de la milito al paco estas pli kriza por la ekzistanta ordo ol transiro de la paco al milito. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …ni neniam tiom rapide kaj malproksime kuras kiel tiam, kiam ni kuras de ni mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Al ekstremaj egoistoj speciale propras sento de malkontento. Ju pli egoisma estas la homo, des pli forte li sentas elreviĝon. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de abnegacio. La plej fervoraj fanatikuloj ofte estas egoistoj, perdintaj kredon je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de amo kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Senlimaj eblecoj povas esti la sama kialo de malkontento kiel malsufiĉo aŭ manko de eblecoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Stato de la minoritatoj, kiom ajn ĝi estu protektita de leĝo kaj potenco, ĉiam estas malstabila. Ĉe minoritato, klopodanta konservi sian grupan bildon, malkontento generata de neevitebla sento de malstabileco de sia stato, estas ne tiom forta kiel ĉe minoritato, kiu strebas diluiĝi kaj unuiĝi kun plimulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La ortodoksa judo sentas sin malpli malkontenta ol emancipita judo. Nigrulo en la Sudo en atmosfero de segregacio sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en la Nordo, kie mankas segregacio. »
« Ne ekzistas verŝajne pli bona signo de tio, ke la socio maturiĝis por la amasamovado ol disvastiĝo de senelira enuo. Preskaŭ en ĉiuj priskriboj de la periodoj antaŭantaj leviĝon de la amasaj movadoj, estas menciata forta enuo; kaj la amasa movado en siaj unuaj fazoj pli ofte trovas kunsenton kaj subtenon ne tiom ĉe la ekspluatataj kaj subpremataj, kiom ĉe la enuantaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam homojenuas, tio signifas, ke ili tediĝis pri si mem. Konsciado de sia senfrukta, sensencaekzistado estas la ĉefa fonto de la enuo. Homoj, ne sentantaj sin sendependaj, kiel ekzemple anoj de proksime interligita kolektivo: eklezio, partio ktp, ne influeblas je enuo. La sendependa homo estas libera je enuo nur en tiu kazo, se li estas okupita je krea laboro, je iu absorbanta lin afero aŭ se li estas komplete absorbita je la lukto por vivo. Malŝparado de la vivo je kurado post plezuroj kaj ĝuoj estas tute malkonvena rimedo kontraŭ la enuo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Nome enuo estas kaŭzo de tio, ke ĉe naskiĝo de la amasajmovadoj en ili partoprenas maljunaj fraŭlinoj aŭ edzinoj de la “transira aĝo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Enuo de needziniĝintaj virinoj kaj virinoj, kiuj jam ne povas trovi ĝojon kaj kontentiĝon je la edzeco, aperas pro konsciado de sia senfrukta vivo. »
« Metodo de la amasamovado estas direktita al elvokado ĉe siaj adeptoj de humoro kaj stato de pentantakrimulo… En tio kaj en ĉio alia metodo de la amasa movado konsistas en kontaĝado de la homoj per, tiel diri, malsano, post kio fakte la movado estas proponata kiel la sola kuracilo kontraŭ tiu ĉi malsano. »
« Kompreni naturon de la amasajmovadoj verŝajne ne eblas, se ne agnoski kiel fakton ke la ĉefa zorgo de tiuj ĉi movadoj estas kultivi, perfektigi kaj por ĉiam fiksi kapablon al la unuecaj agoj kaj kapablon al sinofero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …tekniko de la amasamovado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por malkontentaintelekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ju pli forte la persono identigas sin kun grupo, des pli alta estas lia kapablo kontraŭstari perforton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …la mezepokageto estis por la judoj pli fortikaĵo ol malliberejo: sen sento de forta unueco kaj specifeco, kiujn donis al ili la geto, la judoj ne povus elteni perforton kaj humiligon de tiuj mallumaj jarcentoj. Kiam la mezepoko revenis por mallonga jardeko en nia tempo, ĝi trovis la judon sen malnovaj protektiloj kaj dispremis lin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La samaj rusoj, sklavemaj antaŭ la Stalina sekreta polico, montris — unuope aŭ grupe — neimageblan kuraĝon antaŭ vizaĝo de la invadintaj nazioj. Kialo de tiu, je la unua rigardo, kontraŭdira konduto konsistas ne en tio, ke la “organoj” de Stalin estis pli kruelaj ol la armeo de Hitlero, sed en tio, ke antaŭ vizaĝo de la Stalin-ekzekutistoj la rusa homo sentis sin nura eta individuo, dum antaŭ la vizaĝo de la germanoj li sentis sin ano de la povega nacio kun glorapasinteco kaj eĉ pli glora estonteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Morti kaj mortigi pli facilas kiam tio estas parto de la rito, ceremonio, drama prezentaĵo aŭ ludo. Por renkonti la morton sentime necesas iu ŝajnigo. Por niaj realaj nudigitaj “mi” ekzistas nenio sur la tero, nek en ĉielo por kio indus morti. Nur kiam ni vidas nin de flanke, kiel aktorojn en la aranĝita (kaj pro tio nereala) spektaklo, tiam la morto perdas sian teruron, sian signifon de la fino kaj iĝas ago de la ŝajnigado kaj teatragesto. Unu el la ĉefaj trajtoj de la vera gvidanto estas kapablo kaŝi de siaj adeptoj kruelan realon de la morto aŭ de la murdo helpe de iluzio de partopreno en la grandioza spektaklo: en solena, gaja aŭ drama prezentaĵoj. »
«Gloro estas unuavice teatra nocio. Streboj al la gloro ne povas ekzisti sen klara imago pri iu spektantaro — sen penso pri tio, ke pri niaj gloraj heroaĵoj ekscios samtempuloj aŭ “tiuj kiuj venos”. Ni pretas oferi nian vivantan, sed malaperontan “mi” por la efemera eterna “mi”, kiun ni mem per heroaĵoj kreas en la imago de la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ĉe apero de la amasamovado ŝajnas, ke ĝi luktas por nuntempo kontraŭ pasinteco. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj privilegiojn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima sinofero. Tio signifas ke la popolo, alvokita faligi pasintecon por liberigi nuntempon, devas kun entuziasmo por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. Absurdeco de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas posteularo — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la malamata pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la vivon signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La amasamovado rigardas la plej kutiman nuntempon kiel ion banalan kaj eĉ maldignan, kaj serĉadon de persona feliĉo ĝi bildigas kiel ion senmoralan. Ĝui — laŭ la ideo de la amasa movado — signifas havi aferon kun malamiko, tio estas kun nuntempo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Neplenumebleco de multaj celoj, kiujn starigas antaŭ si la amasamovado, ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ nuntempo. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Finfine ankaŭ mistikismo de la amasamovado estas ankaŭ rimedo de humiligado de nuntempo. Tiu ĉi mistikismo traktas nuntempon kiel malklaran kaj torditan speguliĝon de la grandega nekonata vivo, kiu troviĝas malantaŭ ni; nuntempo ja estas ombro kaj iluzio. »
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egiptasklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempon, kiun volas la amasamovado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialajrevolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivohomoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Agrabla vivo malebligas al ni rimarki eblecon de drastaj ŝanĝoj. Ni forte teniĝas je tio, kion ni nomas nia komuna saĝo, nia praktika traktado de la aferoj. Fakte tio estas nuraj nomoj de nia totala absorbiteco je nuntempo. Sento de sia agrabla, sennuba ekzistado estas tiom forta, ke aliaj realaj aferoj, senpere al ni minacantaj, ŝajnas malklaraj kaj neeblaj. Kiam ja okazas, ke la kutima vivordo rompiĝas, nome ili, tiel nomataj praktikemaj homoj, trafitaj surprize, aspektas kiel nerealistoj-revantoj, kroĉiĝantaj al la jam neekzistanta. »
« Por skeptikulo la ekzistanta nuntempo estas sumo de ĉio, kio estis kaj kio estos. “Kio estis, tio ja estos kaj kio okazis, tio plu okazos, kaj mankas io ajn nova sub la suno”[7]. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Radikalulo kaj reakciulomalamasnuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin senkompate kaj sen ceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al la ideo de sinofero. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi la homan naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homa animo eblas krei tute novan, neniam ekzistintan socion. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonataj eblecoj pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj de pasinteco. Reakciulo vidas estontecon kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.
Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas apliki perforton, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.
Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri nacialiberigado. Adeptoj de Ghandi en Hindio kaj cionistoj en Palestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan Utopion. La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam la malkontentuloj babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn sentojn de fiasko kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj vivoj, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej sukcesaj kaj ŝajne feliĉaj — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de egaleco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La malsukcesintoj pri ĉiutagaj aferoj kutime estas allogataj de la neebla — tio estas rimedo maski sian neplenvalorecon, ĉar kiam ni fiaskas dum provo atingi la eblan, la kulpo estas nur nia, sed kiam ni fiaskas ĉe la neeba, ni povas klarigi tion per komplikeco kaj malfacileco de la tasko. Ĉe provo atingi la neeblan estas malpli da ŝancoj diskreditigi sin ol ĉe la provo atingi la eblan. El tio sekvas unu el konkludoj: fiasko pri ĉiutagaj aferoj ofte naskas senliman kuraĝon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Ĝuo, kiun ricevas la malkontentuloj de ĥaoso kaj falo de la feliĉaj kaj prosperantaj, devenas ne de la furioza konscio, ke per tio puriĝas la grundo por la ĉielaurbo. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da arda deziro ol en la unua. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Unu el konkludoj, sekvantaj el analizado de faktoroj, helpantaj al sinofero: ni malpli pretas morti por tio, kion ni havas kaj kio ni estas ol por tio kio ni volas esti kaj kion ni volas havi. En tio estas amara, embarasanta vero: homoj, kiam ili havas “ion kio kostas por batali por tio” deziron por batali por tio ne sentas. La vivantaj per plensanga kaj plenvalora vivo homoj kutime ne volas morti nek por propraj interesoj, nek por la patrujo, nek por iu ajn “sankta afero”. Ne posedado de valoroj, sed pasia deziro — jen la patrino de la kompleta senpensa sinfordono. “Aĵoj kiuj mankas” en realo estas pli fortaj ol “aĵoj kiuj heveblas”[8]. En ĉiuj tempoj homoj despere bataladis por bonegaj urboj, ankoraŭ ne konstruitaj, por ĝardenoj, ankoraŭ ne plantitaj. Satano sciis, kion li diris, kiam li asertis: “Kontraŭ sia vivo la homo fordonas ĉion, kion li havas”[9]. Jes — ĉion kion li havas. Sed li prefere mortos, ol fordonos tion, kion li ankoraŭ ne havas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Malsukceso pri praktikaj aferoj evidente estas kondiĉo de sukceso pri sociaj aferoj. Eble estas bone, ke iuj malobeemaj naturoj, fiaskinte en la komercamondo, ne sentas sin dispremitaj, sed inverse ekflamas per — unuarigarde absurda — certeco, ke ili estas speciale kompetentaj pri regado de urbo aŭ eĉ lando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke homoj pretas morti por butono, por flago, por vorto, por opinio, por mito ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la vivon por ion, kion indas havi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam mankas esperohomoj forkuras aŭ ebligas mortigi sin senbatale. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Unu el plej povegaj fortoj, kiujn havis Hitlero, ĉe tio ne plej eta, estis lia kapablo senigi siajn malamikojn je espero (almenaŭ en la eŭropa kontinento). Lia fanatikakredo je tio, ke li konstruos novan ordon, kiu ekzistos miljarojn, estis transdonata same al liaj adeptoj kaj al liaj kontraŭuloj. Al la unuaj ĝi inspiris la senton, ke en lukto por la Tria Regno ili aliancas kun la eterno, al la duaj — ke lukti kontraŭ Hitlero estas same kiel defii la neeviteblan sorton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Preteco al sinofero en la homo estas des pli alta, ol pli for li estas de realo. La faranta konkludojn surbaze de sia persona sperto kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de martireco. Sinofero estas ago malracia. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj amasajmovadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la realo per nepenetrebla por la faktoj ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta vero estas esprimita en ilia doktrino, ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta skribo de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Sin bazi sur atestoj de la sentoj kaj racio estas herezo kaj perfido. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan kredon, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La fanatikajjapanoj en Brazilo dum jaroj rifuzadis kredi, ke Japaniomalvenkis. La fanatika komunisto rifuzas kredi al iu ajn malbona por Rusio sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj okuloj, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la sovetiaPromesita Lando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Forto de la kredo, kiel diris Bergson estas ne en tio, ke movi la montojn, sed en tio ke ne vidi kiam la montoj vere moviĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tute evidentas: por doktrino por esti efika gravas ne ke oni komprenu ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sian povon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La kredantojn oni ĉiam alvokas serĉi la kredon per la koro, sed ne per la racio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam la movado komencas perfektigi sian doktrinon, fari ĝin pli komprenebla — tio estas klara signo de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonas fidelecon de la intelektularo, por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzi sinoferon en la amasoj, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla. »
« …kiu facile trompas sin mem, facile subiĝas al la trompo ankaŭ de flanke. Tiajn facilas konvinki kaj allogi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Nur interne ekvilibra persono povas malgraŭ ĉio trankvile juĝi pri la mondo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Fanatikulo ĉiam sentas sin neplenvalora homo kaj vivas en la stato de necerteco… Pro tio li pretas oferi la vivon por pruvi al si kaj al aliaj ke nome tia estas lia rolo. Li oferas la vivon por pruvi sian valorecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Fanatikulo estas tute ne tiom principa kiel oni kutimas opinii. Li dediĉas sin al la afero ne pro kredo je ĝia justeco, sed pro propra ekstrema bezono teniĝi je io: ofte okazas certe ke nome tiu ĉi bezono transformas en liaj okuloj iun aferon, per kiu li kaptiĝis, je la “sankta”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Fanatikulon ne eblas dekroĉi de lia afero per alvokoj al la racio aŭ moralo. Li timas kompromison kaj pro tio lin ne eblas ŝanceligi en la certeco, ke lia “sankta afero” pravas je ĉiuj cent procentoj. Sed por fanatikulo estas tute ne malfacile subite transsalti de unu “sankta afero” al alia. Lia pasia ligiteco estas pli grava ol la enhavo de la afero, al kiu li ligiĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Opinio ke fanatikuloj de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al realo: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj moderulo troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ parencoj. Ili malamas unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj Paŭlo. Kaj por fanatikulo-komunisto pli facilas iĝi faŝisto, ŝovinisto aŭ katoliko ol sobra liberalulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kontraŭo de la religiafanatikulo estas tute ne fanatikulo-ateisto, sed facilanima cinikulo, kiu tute fajfas ĉu ekzistas dio aŭ ne. Ateisto estas la homo religiema. Ateismo por li estas nova religio, je kiu li ekkredis. Ateisto estas la homo pia kaj devota. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[11]. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Estas tre dubinde, ke fanatikulo, forlasinta sian “sanktan aferon” aŭ subite trafinta situacion de la forlasita, povus adaptiĝi al sendependaekzistado. Sur grandaj vojoj de la mondo li aperas kiel senhejmulo kaj petas enlasi lin en iun ajn rapidantan preter li “sanktan aferon”… Li pretas aliĝi eĉ al krucmilito kontraŭ sia antaŭa “sankta afero” kun kondiĉo, ke tio estos vera krucmilito — senkompromisa, senkompata — milito je la nomo de unusola vero. »
«Fanatikasoldato estas ordinara fanatikulo, kiu iĝis soldato, ne soldato kiu iĝis fanatikulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Malamo estas la plej alirebla kaj plej totala el ĉiuj unuigantaj elementoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La amasajmovadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”. »
« Kiam ni amas ni kutime ne serĉas al ni aliancanojn. Inverse, ofte ni vidas konkurantojn kaj pretendentojn je niaj rajtoj eĉ en tiuj, kiuj amas la samon kiel ni. Sed kiam ni malamas, ni ĉiam serĉas aliancanojn… ju malpli da justaj fundamentoj havas nia malamo, des pli insista estas nia deziro havi aliancanojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Eĉ kaze de justaj pretendoj, nia malamo devenas plej malmulte el la vere farita al ni ofendo, ol el konscio de nia senpoveco, nia neplenvaloreco kaj malkuraĝo, alivorte dirite: el malestimo al ni mem. Kiam ni sentas nin pli altaj ol niaj turmentantoj, ni malestimas ilin, eĉ kompatas, sed ne malamas. »
« Ni plej ofte malamas tiujn kiuj juste estas malkontentaj pri ni, ol tiujn pri kiuj ni estas juste malkontentaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Kulpigi pri ĉio aliajn signifas laŭte brui por dampi internan voĉon de propra kulpo. Malantaŭ ĉiu senhonta vorto aŭ ago, malantaŭ ĉiu provo pravigi sin, transiginte la kulpon al aliaj, — ĉiam staras malpura konscienco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Pli facilas malami la malamikon en kiu haveblas multe da bono ol la malamikon tute malbonan. Kiun ni malestimas, tiun malami ni ne povas. La japanoj havas antaŭ ni avantaĝon: ili estimas nin pli ol ni ilin. La usonanoj en la internacia politiko ne scias malami danke al denaska sento de supereco super ĉiuj eksterlandanoj… Se la usonanoj komencus malami la eksterlandanojn, tio estus signo de tio, ke ili perdis kredon je sia propra vivmaniero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« En malamo estas kaŝita parto de admiro, montrata en inklino imiti tiujn, kiujn ni malamas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Estas tute mirinde observi, kiel la subpremitoj penas preskaŭ ĉiam alpreni imagon de siaj malamataj subpremantoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Do kvankam malamo estas efika ilo por mobilizado de la socio cele al sindefendo, fine ĝi kostas al la socio nemalmulte. Ni pagas kontraŭ malamo per tio, ke ni perdas ĉiujn aŭ multajn valorojn, kiujn ni penis defendi. »
« Efektive ne manipulado de la gvidantoj, sed procezo de unuiĝo transformas noblajn instigojn je malamo kaj perforto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Sento de propra supereco kontraŭas imitadon. Se milionoj da enmigrintoj, alveturintaj je nia lando, estus “elektitaĵo” de la popoloj de tiuj landoj, el kiuj ili venis, ekzistus ne la unueca Usono, sed diverslingva mozaiko el malsamaj laŭ kulturogrupoj. Sed milionoj da diversgentaj alvenintoj miksiĝis rapide kaj ĝisfine danke al tio, le plejparto el ili eliris el medio de la malsuperaj kaj malriĉegaj klasoj, malestimataj kaj rifuzitaj. Ili venis ĉi tien kun pasia deziro forĵeti de si sian apartenon al la malnova mondo kaj renaskiĝi por la nova vivo, pro kio ili aŭtomate estis provizitaj per senlima kapablo imiti kaj alproprigi la novan. La fremda en la nova lando estis pli alloganta ilin, ol forpuŝanta. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Imitado ofte estas la plej mallonga vojo al la decido. Ni imitas tiam, kiam al ni ne sufiĉas da deziro, kapablo aŭ tempo por fari sendependan decidon. Hastantaj homoj pli volonte imitas ol homoj dum libertempo. Alivorte, hasto kaŭzas unuecon. La senĉesa okupiteco helpas kunigi apartajn personojn je unuiĝintan grupon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Propagando penetras en jam malfermitajn cerbojn kaj ne metas en ilin novajn pensojn, sed nur formas tiujn, kiuj jam ekzistis. Lerta propagandisto boligas pensojn kaj pasiojn, kiuj jam fermentis en la cerboj de la aŭskultantoj. Li nur reagas al iliaj kaŝitaj sentoj. Propravole kredigi la homojn eblas nur pri tio, kion la homoj jam “scias”. Pura propagando havas sukceson plejparte ĉe la malkontentuloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Propagando per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni homojn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la amasamovado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi perforte. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kontraŭ ĉiuj atendoj, propagando iĝas pli arda kaj insista, kiam ĝi estas akompanata de perforto, sed ne tiam kiam ĝi esperas nur pri si mem. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Do propagando servas pli por propra sinpravigo ol por konvinkado; kaj ju pli da kialoj vi havas por senti vin kulpa, des pli arda estas via propagando. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Verŝajne veras ke la perforto naskas fanatikecon, sed veras ankaŭ ke fanatikeco naskas perforton. Tre ofte malfacilas diri, kio aperas pli kaj kio malpli frue. »
«Terorismo, sin apoganta sur personan kruelecon, ne iras for kaj nek daŭras longe. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La sankta teroro estas senlima kaj neniam malfortiĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Misiismafervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »
« Manko de Trockij kiel gvidanto estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj fidelaj asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn simpatiojn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin. »
« Verŝajne kvalito de la ideoj ludas malgrandan rolon en la gvidado de la amasajmovadoj. Gravas majesta gesto, kompleta neglekto de la opinio de la aliaj, solula defio al la mondo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Sen intenca tordado de la faktoj la amasamovado ne povas ekzisti. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La gvidanto devas esti praktikema kaj realisma, sed paroli li devas per lingvaĵo de aŭguristo kaj idealisto. »
« La malkontentuloj sekvas sian gvidanton ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la Promesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la deziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« En pli aŭ malpli liberasocio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki kruelon kaj perforton. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasamovado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Homoj de la penso malofte akorde laboras kune, dum inter la homoj de la afero facile kreiĝas kamaradeco… Komunisma komisaro en industrio havas verŝajne pli da simileco kun kapitalisma industriisto ol kun komunisma teoriisto. La vera internacio estas internacio de la homoj de la afero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Efektive ŝajnas ke malkontento devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas la homoj, kiuj laŭ siaj talentoj kaj karaktero estas ideale kreitaj por agema vivo, sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokan fakton, ke leninoj, trockoj, mussolinoj kaj hitleroj, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado en kafejoj kaj manifestacioj, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de sia tempo? »
« …unuiĝo per si mem, sen manipuloj de la gvidantaro, fortigas reakciojn de ĉiuj unuigaj elementoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …la homokredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Ekzaltiĝo — ekscitiĝo de la homo kredanta — venas ne el rezervoj de la fortoj kaj saĝo, sed de la sento de liberiĝo: li estis liberigita de la sensenca pezo de la memstara ekzistado. “Ni, germanoj, estas tiom feliĉaj: ni estas liberaj je libereco”[13]. Feliĉo tiu kaj kuraĝo venis el tio, ke li ĉesis esti si mem. Atakoj ne plu zorgigas lin. La forto de lia eltenemo, kiam li trafas la manojn de la senkompata malamiko aŭ alvizaĝas netolereblajn cirkonstancojn, superas eltenemon de la memstara persono. Sed tiu ĉi eltenemo dependas de viveco de la ligoj inter li kaj la kolektivo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La amasamovado kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudaj eraroj kaj fiuzado de la potenculoj, sed ĝi estas rezulto de intenca laboro de la malkontentaj “homoj de la vorto”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita de korupto, povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevi fidelecon de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Dum la ekzistanta ordo funkcias pli aŭ malpli normale, la amasoj plejparte restas konservativemaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Diferenco inter la “homoj de la vorto”, fanatikuloj kaj “homoj de la ago” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel Ghandi kaj Trockij estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn administrajn kaj armeestrajntalentojn. Mahomedo komencis kiel la “homo de la vorto”, kaj poste transformiĝis je la senbrida fanatikulo kaj fine montris sian mirindan praktikan intelekton. La fanatikulo Lenin estis nekomparebla “homo de la vorto” kaj nekomparebla “homo de la ago”. Tiu ĉi klasifiko necesas por kompreno, ke grundo por la amasamovado estas preparata plej bone de la “homoj de la vorto”. Kreskigado de la movado postulas karakteron kaj trajtojn de la fanatikulo, kaj stabiligado de la movado estas afero plejparte por praktikuloj, “homoj de la ago”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« En kariero de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “homo de la vorto” aperas momento, kiam estima aŭ paciga gesto fare de la potenculoj povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia vivo multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi oportunistoj kaj korteganoj. Jesuo mem eble ne edifus sian instruon se la fariseoj akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun estimo. Se Luteron ĝustatempe oni farus episkopo, tre verŝajnas ke tio malvarmigus ardon ankaŭ de Lutero kaj de la tuta Reformacio. La junan Karolon Markson verŝajne oni povus allogi al la flanko de Prusio, se oni donus al li titolon kaj respondecan postenon en la registaro; same pri Lasalo, se li ricevus titolon kaj korteganan uniformon. Sed aliflanke tuj post kiam la “homo de la vorto” formulos sian filozofion kaj sian programon, li komencas defendi ilin pli firme kaj li mem iĝas malpli influebla de flatado kaj allogado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Iel ajn insiste ne prezentu sin la protestanta “homo de la vorto” kiel defendanton de la subpremitoj kaj ofenditoj, en realo li estas movata de la tute personaj motivoj (krom tre malmultaj esceptoj). Lia kompato al la aliaj devenas de lia persona malamo al la potenculoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevismaRusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico. »
— La vera kredanto [1951]
« Kiam ĉiuj fundamentoj de la potenco estas detruitaj, sed ĝi plu ekzistas, tio signifas ke la socio ne havas edukitan tavolon aŭ inter la potenco kaj la “homoj de la vorto” formiĝis proksima unio. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Stabileco de la Ĉina imperio, same kiel de la Antikva Egiptio, klariĝas per proksima unio inter la reganta burokrataro kaj la sciencistoj. Estas interese, ke la Tajpinga ribelo — la sola serioza amasamovado en Ĉinio en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan ekzistadon la Romia imperio ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la grekaj “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la leĝojn kaj la civilizon al siaj konkerintoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Efektive la britoj, regantoj de Hindio, tute ne sciis kunvivi kun intelektularo de iu ajn lando, kaj speciale de Hindio. Ili estis la “homoj de la ago”, trasorbitaj de la konvinko pri la denaska supereco de la britoj. La hindon-intelektulon ili plejparte malestimis — kaj kiel la “homon de la vorto” kaj kiel la hindon. Rajton pri la agado en Hindio la angloj penis rezervi por si. Ili ne instigis la hindojn iĝi inĝenieroj, agronomoj aŭ teknikistoj. La kreitaj de la angloj lernejoj produktadis nur “nepraktikajn” “homojn de la vorto” — kaj tiu ĉi sistemo, laŭ ironio de la sorto, anstataŭ garantii la britan dominadon, proksimigis ĝian finon. »
« Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismajmovadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentajintelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Rimarkindas ke batalema “homo de la vorto”, kiu “kvazaŭ mezuras profundecon de la falo de la ekzistanta ordo por montri ĝian malkapablon kaj maljustecon”, ofte preparas grundon por ne socio de liberpensemaj individuoj, sed por kolektivisma socio, kie plej aprezataj estas ekstrema unueco kaj blinda kredo. »
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintajamasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofion aŭ doktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
« La amasojribelas ne kontraŭ malvirteco de la malnova reĝimo, sed kontraŭ ĝia malkapablo forĝi el ili unuecan tuton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Senpera rezulto de la amasamovado kutime kongruas kun tio, kion volas la popolaj amasoj. Pri tio neniu trompas ilin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« …tuj post kiam la movado stariĝas sur relojn, la potenco transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la persono kaj nek estimas ĝin. Tiuj homoj venkas ne tiom pro tio ke ilia malestimo de la homa persono faras ilin kruelaj, kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam venis ĝusta momento, nur fanatikulo povas veki la vere amasanmovadon. Amasa malkontento, kaŭzita de la batalemaj “homoj de la vorto”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca ribelo, kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj reformoj, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia ŝanĝo de la ŝtata potenco limiĝas je transiro de la regado de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam malnova ordo ekdisfalas, multaj el la kriemaj “homoj de la vorto”, kiuj delonge preĝis pri alveno de tiaj tagoj, malvigliĝas; la unuaj signoj de anarkio timigas ilin ĝismorte. Ili forgesas ĉion, kion ili paroladis pri la “kompatinda ordinara popolo” kaj kuras por peti helpon de la fortaj “homoj de la ago” — monarĥoj, generaloj, administrantoj, bankistoj, terposedantoj — ili kuras al tiuj, kiuj scias trakti la plebojn, scias deteni la proksimiĝantan ĥaoson. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La fanatikulo estas tute alia [ol la “homoj de la vorto”]. Ĥaoso estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For reformojn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al anarĥio la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn doktrinojn kaj elbuŝigas iliajn sloganojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« De kie aperas la fanatikulo? plejparte el vicoj de la nekreemaj “homoj de la vorto”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea laboro kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al nuntempo. Li havas deziron korekti, ne detruadi. Kiam la amasamovado trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li reformoj estas malprofundaj kaj la vivo daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta ĥaoso. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la venko super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj sinofero, tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj malsukcesintoj, fanatike neantaj nuntempon. »
« Eĉ pli, ĉar la vera “homo de la vorto” ne povas sincere kaj longe subpremadi siajn kritikajn kapablojn, li senevite estas konsiderata herezulo. Do se la krea “homo de la vorto” ne sufokos la novnaskitan movadon en la alianco kun la “homoj de la ago” aŭ se li mem ne mortos ĝustatempe, do li verŝajne finos en soleco aŭ sub kugloj ĉe muro. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Por evoluo de la amasamovado la fanatikulo estas danĝera pro tio, ke li ne povas halti…. Li plu strebas al ekstremoj. Do laŭvorte sekvan tagon por la venko plejparto de la amasaj movadoj ekkverelas. Pasio, hieraŭ trovinta eliron en la senkompromisa lukto kontraŭ ekstera malamiko, ekmontriĝas en ardaj disputoj kaj frakcia lukto. Ellaboriĝis kutimo malami kaj kiam ne plu haveblas submane detruendaj malamikoj la fanatikuloj direktas sian furiozon kontraŭ la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Nur apero de la praktika “homo de la ago” povas savi atingojn de la movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La vojon al la amasamovado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Trockij estis la brila “homo de la vorto” — vanta, brila individuisto ĝis medolo. Katastrofa falo de la Rusia imperio kaj pova volo de Lenin venigis Trockij-on al tendaro de fanatikuloj. Dum la enlanda milito li montris neordinarajn talentojn de la organizanto kaj militestro. Sed kiam fine de la enlanda milito streĉiĝo malkreskis, Trockij denove iĝis la “homo de la vorto” — sen kruelo, sen suspektemo, kalkulanta pri la vorto, ne pri la kruda forto, kaj li ebligis al la ruza fanatikulo Stalin forigi sin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
«Stalin mem estis kombinaĵo de fanatikulo kaj la “homo de la ago” kun dominado de la trajtoj de fanatikulo. »
« La vera “homo de la ago” strebas al ne renovigo de la mondo, sed al posedo de ĝi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la ekleziahierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “homo de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan disciplinon. Li opinias ke aserto “ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj” estas pli konvena ol “ĉiuj homoj estas stultuloj”… La vera “homo de la ago” estas ne homo de la kredo, sed homo de la leĝo. Tamen li adoras grandegajn atingojn de la senpera kredo en la komenca periodo de la movado kiam kvazaŭ el nenio enmondiĝis povega ilo de la potenco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« [pri la fina fazo de la amasamovado] La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco.
La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la esperoj kaj lukto de la frua periodo de la movado. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la amikoj kaj malamikoj. Li eĉ sin turnas al pasinteco kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta diktaturo estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la potenco. Bizancismo en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la deziro atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Sub gvidado de la “homo de la ago” la amasamovado ĉesas esti azilejo de agonio kaj pezeco de individua ekzistado kaj iĝas rimedo por plenumado de streboj de ambiciuloj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« [pri la fina fazo de la amasamovado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opio por la popolo aliflanke. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La movado ne povas esti bonkora, ia ajn estu ĝia kredo, ia ajn estu celo de la movado, se ĝia aktiva fazo daŭras tro longe, speciale se ĝi daŭras ankaŭ post kiam la movado komplete ekhavis la potencon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam aktiva fazo de la movado estas ne tro longa kaj dum ĝi ne okazis tro grandaj sangoverŝadoj kaj detruadoj, ĝia fino, speciale se neatendita, ofte liberigas la fortojn por krea eksplodo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Aktiva fazo de la movado per si mem estas senfrukta. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La fanatikulo estas konvinkita, ke li scias ĉion, do li ne kapablas pri la nova. Lia mondkoncepto baziĝas sur konvinko, ke la vivo kaj universo reduktiĝas je simpla formulo, kiun li konas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Tie, kie unueco kaj sinofero necesas por normala funkciado de la socio, ĉiutaga vivo verŝajne estos “religiita” (ordinaraj aferoj estos transformitaj je la “sankta afero”) aŭ militigita. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Por la Okcidento verŝajne estus tre bone, se kreado de la ekstremaj socialaj eksperimentoj estus komplete taskigita al etaj ŝtatoj kun homogena kultura loĝantaro. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« En la okuloj de la homokredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la naziapartio. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj japanojn la solaj estiminduloj. Eĉ la religiajfanatikuloj kaj la batalemaj ateistoj traktas unu la alian kun estimo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« La vera popolaribelo ofte estas fortiga, renoviga kaj unuiga rimedo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« Ĉar en leviĝo de la amasamovado decidan rolon kutime ludas “homoj de la vorto”, do evidente edukita malplimulto necesas por subtenado de energio en la socia organismo. Kompreneble ne indas ke la “homoj de la vorto” estu proksimaj aliancanoj de la potenculoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
« J. B. S. Haldane konsideras fanatikecon unu el kvar plej gravaj inventoj dum la periodo inter la 3000-a jaro a. K. kaj la 1400-a jaro p. K. Tio estas judo-kristana invento. Kaj ŝajnas strange ke, ricevinte psikanmalsanon, la mondo akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj socioj kaj nacioj[15]. »
« Rudeness is the weak man's imitation of strength. »
« Ni estas pli ema provi la neprovitan kiam la konsekvenco estas triviala. Tial la fakto ke multaj inventaĵoj komencis kiel ludiloj. »
« We are more ready to try the untried when what we do is inconsequential. Hence the fact that many inventions had their birth as toys. »
« Ni mensogas plej laŭte kiam ni mensogas al ni mem. »
« We lie the loudest when we lie to ourselves. »
« Kiam homoj estas liberaj agi laŭplaĉe, ili kutime imitas unu la alian. »
« When people are free to do as they please, they usually imitate each other. »
« Malriĉuloj je la limo de malsatmizero vivas celstreban vivon. Esti okupita en senespera lukto por nutraĵo kaj loĝejo signifas esti libera de ĉiu sento de vaneco. »
« The poor on the borderline of starvation live purposeful lives. To be engaged in a desperate struggle for food and shelter is to be wholly free from a sense of futility. »
« Ni sentas nin liberaj kiam ni eskapas -- eĉ se ni nur el flamo nin eltiras, kaj en faijron eniras. »
« We feel free when we escape—even if it be but from the frying pan to the fire. »
« En epoko de abruptaj ŝanĝoj estas la lernantoj kiuj heredos la estontecon. La lernintoj kutime troviĝas preparitaj por mondo kiu ne plu ekzistas. »
« In a time of drastic change it is the learners who inherit the future. The learned usually find themselves equipped to live in a world that no longer exists. »
« Pasia malamo povas doni signifon kaj celon al malplena vivo. »
« Passionate hatred can give meaning and purpose to an empty life. »
« Estas pli facile ami la homaron ol la najbaron. »
« It is easier to love humanity as a whole that to love one's neighbor. »